Diskuto:Finna Laponio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Laponia gubernio)

La artikolo ne plu pravas. Gubernioj de Finnlando fariĝis apolicita en la jaro 2010. Haistakaa! 10:14, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Certe gravas artikolo pri la aktuala laponia provinco. Ĉar la malnova gubernio kaj ties sola provinco identis laŭ teritorio kaj loĝantaro, mi simple adaptas la tekston de "gubernio" al "provinco", kun komenca klarigeto pri la du administraj konceptoj. Sed principe ankaŭ en kazo ke la malnova kaj nova administraj unuoj ne estus identaj, ne ĝustus forigi artikolon nur pro malfondo de malnova unuo: vikipedio ne nur estas enciklopedio pri la nuntempa momento, sed ankaŭ pri multaj historiaj faktoj. Do se iu administra unuo "pereas", oni notas tion en la artikolo, sed ne forigas ĝin kun noto ke "la artikolo ne plu pravas". ThomasPusch (diskuto) 15:06, 19 Feb. 2016 (UTC)

Cetere: En la koncernaj kategorioj, kiuj ĝis nun duoble nomiĝis "komunumoj de Laponia gubernio" kaj "komunumoj de provinco (Finnlando)", mi antaŭ monato skribis:

La koncerna kategorio ĝis nun nomiĝas "Laponia gubernio", sed oficiale la "Laponia gubernio" jam malfondiĝis fine de 2009, kaj nun restas samgranda provinco Laponio, kies vikipedia artikolo en multaj lingvoj nomatas "Laponio (Finnlando)", en iuj ankaŭ sen krampoj - ekzemple itale "regiono Laponio". Landa aldono post vorto "Laponia provinco" ne necesas, ĉar ne estas dua Laponia provinco en alia lando, sed necesas interkonsenti laŭeble praktikan kategorionomon. Mi persone ŝatus la koncizan formon "finna Laponio", kiu tekste pli facile uzeblas ol la formo kun landoaldono inter krampoj. ThomasPusch (diskuto) 11:41, 19 Jan. 2016 (UTC)
Dum monato ne venis kontraŭa esprimo, do provizore mi ŝanĝas la kategorion al la supozeble plej konciza nomo "komunumoj de finna Laponio". ThomasPusch (diskuto) 14:49, 19 Feb. 2016 (UTC)

Koresponde mi propnas ankaŭ en la artikolo elekti la laŭeble koncizan nomon, "finna Laponio", kaj tien meti alidirektilojn de la aliaj samĝustaj artikolaj titoloj, do "laponia provinco", "laponia provinco (Finnlando)", "laponia provinco de Finnlando", "Laponio (Finnlando)", kaj pro historiaj kialoj ankaŭ de "laponia gubernio". ThomasPusch (diskuto) 15:11, 19 Feb. 2016 (UTC)