Diskuto:Leifr Eiríksson

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ nia diskuto "Kiam normaligi nomojn" en la paĝo Vikipediista_diskuto:Verdlanco la vikipediaj nomoj devus esti "normaligitaj" (almenaŭ mortintaj svedoj) aŭ esperantigitaj. "Leifr Eiríksson" estas nek nek, laŭ mi; ĝi estas pranorvega formo de la nomo. Mi ne diras, ke "Leiv Erikson" estas pli bone, nur ke normo bezonatas...
--VerdLanco 21:27, 2. Nov 2004 (UTC)

Mi kontraŭas tion. [lejvr EJriksson] estas kiel la viro sin mem nomis, do lia origina nomo. "Leifr Eiríksson" estas skribita per normaligita norena ortografio, do plene "normaligita". Laŭ vidpunkto de aŭtento, "Leiv Erikson" estas malbona formo, taŭga por norvegoj, sed ne por Esperanta enciklopedio. Bab 18:57, 3. Nov 2004 (UTC)

Al mi plaĉas la ŝanĝoj kiujn vi faris al la nomo en la artikolo. Tre bone!
Pri via difino de "normaligo" mi ne certas, tamen. Ekzemple: Ĉu, laŭ vi, "Göstaff" estu la "normaligita" formo de la nomo de Gustav WASA, se li tiel sin mem nomis? "Göstaff" ja estas literumita laŭ sveda ortografio kaj klare indikas la prononcon!
--VerdLanco 11:45, 4. Nov 2004 (UTC)

Nu, la sveda lingvo havas "normaligitan" ortografion, laŭ kio "Göstaff" estu "Gustav". Same ankaŭ ekzistas normaligita ortografio por la Norena. Kia do la diferenco? Bab 13:58, 4. Nov 2004 (UTC)


L.E. ne vere estis Norvego. Mi proponas movi lin for el la kategorio "Norvegaj esploristoj" kaj eventuale aldoni novan "Islandaj esploristoj". Mi kredas ke estas Verdlanco kiu kategoriigis ĉi paĝon. Do, kion ci pensas? Bab 10:42, 20. Dec 2004 (UTC)

Mi malsamopinias. :-) Jes, estis mi kiu metis lin en tiun kategorion, ĉar kvankam L.E. ne naskiĝis en Norvegio, liaj gepatroj estis norvegoj, kaj rakontoj pri li plej ofte nomas lin norvego. Li loĝis ĉefe en Islando kaj Groenlando, sed laŭ mia kompreno li verŝajne sentis sin norvego, kaj ankaŭ vojaĝis plurfoje al Norvegio. Do, kion signifas laŭ vi "vere esti norvego"?
--VerdLanco (diskutu) 11:52, 20. Dec 2004 (UTC)
Nu, esti "norvego" en la moderna senco eble estas kunigo de ĉiuj "norvegaĵoj": paroli norvegan dialekton kiel sian ĉefan lingvon, senti sin "hejme" en Norvegio, fieri/ĝoji dum 17-a de majo ktp. Dum la tempo de L.E. ne ekzistis la aferoj, kiuj konsistigas hodiaŭan "norvegecon". Do eble via listigo estas anakronismo...
L.E. certe estis Islandano, ĉar li loĝis en Islando. Ĉu li sentis sin "Iso" (mia provisora invento, pri la etno, ne la enloĝantaro, kp. "Norvego" - "Norvegiano") aŭ "Norvego" mi ne kapablas prijuĝi. Li eble nomis sin mem nor&edh;ma&edh;r ("nordulo") kiel kutimis la "Vikingoj", sed verŝajne ne austma&dh;ur ("orientulo", t.e. "Norvego"). Jam post unu-du generaciumoj en Islando la denorvegiaj enmigrintoj ne plu sin nomis austmenn ("orientuloj"), ili jam entereniĝis. (Mi parenteze tradukis por ni kompreneblajn vortojn, tiel ke ankaŭ aliaj povu komenti.)
Mi daŭre ne ŝatas ke L.E. troviĝu en via listo. Eble ni kreu novan "Vikingaj esploristoj" aŭ simile?
Cetere mi certas ke la hodiaŭaj islandanoj ne konsentas kun vi... Bab 17:14, 24. Jan 2005 (UTC)