Diskuto:Lena Karpunina

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Iu IPulo ĵus ŝanĝis la monaton de la forpaso. Ĉu ekzistas fonto por tio? --Tlustulimu (diskuto) 16:39, 4 Nov. 2013 (UTC)

Mi ĵus trovis fonton pri ŝia forpaso kaj aldonis ĝin al la artikolo, nome [1]. --Tlustulimu (diskuto) 21:32, 4 Nov. 2013 (UTC)

Mi klopodis iom sondi por eble forigi la ruĝan ligilon Taĝika Ŝtata Politeknika Instituto, sed la sondado montriĝis nefacila. Multaj Politeknikaj Institutoj de Sovetunio, tion mi scias ekzemple el Litova SSR, post la falo de Sovetunio transformiĝis al Teknologiaj Universitatoj. Tial la eksa instituto eble nun estas la Донишгоҳи технологии Тоҷикистон (ДТТ) aŭ "Universitato Teknologia de Taĝikio", sed mi ne facile deĉifras la taĝikan lingvon, kaj tial ne daŭrigas sondi. En "okcidenta" lingvo ŝajne apenaŭ estas uzebla informo (pri la supra supozo: la angla teksteto Tajikistan University of Technology havas nur du frazetojn kaj en la e-lingva vikipedio estus nur ĝermeto minacata de forigo, kaj krome nur estas informetoj en la taĝika kaj persa, pri kiuj mi ne kompetentas). Ĉu iu havas ideon rilate al artikolo pri la Taĝika Ŝtata Politeknika Instituto, aŭ ĉu eble sencas forpreni la ruĝan ligilon? ThomasPusch (diskuto) 00:20, 6 Nov. 2013 (UTC)

Mi kreis tiun artikolon. Nun ĝi estas ne perfekta, sed pli enhavoriĉa ol la rusa versio. Bedaŭrinde mi ligis ĝin al la rusa versio kaj nur poste trovis jam ekzistantajn taĝikan kaj aliajn versiojn. Ĉu iu povos refari tion?--RG72 (diskuto) 16:56, 7 Nov. 2013 (UTC)
Saltuon, RG72. Mi ĵus provis trovi la rusan version. Sed mi ne trovis ĝin, se ĝi entute ekzistas. Do, kiun titolon ĝi havas? --Tlustulimu (diskuto) 13:00, 8 Nov. 2013 (UTC)
Jen ĝi:[2]--RG72 (diskuto) 14:13, 14 Nov. 2013 (UTC)
Mi ĵus trovis la taĝikan artikolon tg:Филиали Хуҷандии Донишгоҳи Технологии Тоҷикистон. Sed laŭ la tiea informkesto la universitato troviĝas en alia urbo: tg:Хуҷанд (Ĥuĝando). Ĉu eble temas pri tute alia universitato? Strangas krome, ke ĝi estas ligata al angla artikolo, kiu asertas, ke la universitato troviĝus en Duŝanbe. Ĉu eble la angla artikolo temas pri la sama universitato kiel la esperanta kaj estas nur malĝuste ligata Vikidatume? --Tlustulimu (diskuto) 19:04, 15 Nov. 2013 (UTC)
Ne, tio estas nur filio, dum la universitato mem troviĝas en Duŝanbeo. Jen ĝusta ligilo al la angla artikoleto: [3]--RG72 (diskuto) 22:54, 16 Nov. 2013 (UTC)