Diskuto:Lev Landau

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dankon al la kreinto, por ebligi plulaboron de tiu fiartikolo! Narvalo 18:40, 1. Jun 2008 (UTC)

Narvalo, tiu ne estas ĝermeto, sed ĝermo, ĉar estas ligilo al multaj nacilingvaj vikipedioj. Estus multe pli facile traduki unu linion el tiuj lingvoj, ol forigi ĝin. Roberto 11:55, 2. Jun 2008 (UTC)
ĝermo estus, se vi aldonintus, pri kio li ricevis la Nobel-premion. 12:02, 2. Jun 2008 (UTC)
Kial vi ne aldonas ion? Vi jam skribis tie ĉi 3 liniojn! Roberto 12:17, 2. Jun 2008 (UTC)
La demando estas, kial vi ne aldonis tion, kiam vi verkis la artikolon?
Narvalo, mi konas vin, vi konas min. Ne estas la unua kaj ne estas la lasta fojo kiam vi diskutas pri tio. Mi ne volas diskuti pri kapra lano, bonvole. Roberto 11:42, 3. Jun 2008 (UTC)

Vi estas ridindaj. Dum la tempo vi malŝparis diskutante, vi povis krei la artikolon ĉ. 9 fojoj ;) --Goren 19:58, 8. Jun 2008 (UTC)

Ja, tion mi diris.Roberto 11:21, 9. Jun 2008 (UTC)
Vi ambaŭ tion diris, sed ial ne faris tiel :)--Goren 15:37, 10. Jun 2008 (UTC)
Vi vere ne komprenis. Estas centoj, eble miloj da artikoloj similaj al tiuj kreitaj de mi. Narvalo diras ke ili ĉiuj estas malutilaj, mi diras male, ke iu povos kreskigi ilin, ĉar estas multlingvaj ligiloj, sekve ili estas utilaj.Roberto 16:48, 10. Jun 2008 (UTC)
Nu, mie vi ambaŭ pravas. Vere, teorie oni ĉiam povas kreskigi ajnan artikolon, eĉ plej malgrandan, sed tie ĉi en eo.wiki oni ne tre ofte tiel faras. Eble, ĉar esperanta vikio ne estas tiom grandega kiel, ekzemple, la angla, krei multajn ĝermetojn ne estas ĉiam bona ideo...--Goren 23:49, 11. Jun 2008 (UTC)