Diskuto:Levens

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estimataj samideanoj.

ni devas trovi interkonsenton ... logike estus laŭ mi :

  1. skribi kursive la nomojn NE esperantigitajn
  2. skribi interkrampe la apartajn nomojn esperantigitajn
  3. ligi nur al retpaĝoj de VIKIPEDIO.

kion vi opinias ? Vikipediisto:Eric.Coffinet 200107 16h15 UTC

Ĉiuj naciaj vikipedioj estas ligantaj al siaj naciaj versioj de artikoloj. Do, ankaŭ Vikipedio en Esperanto ligu nur al artikoloj en Esperanto. Naciajn ligilojn oni povas uzi ekz. en diskutoj. Aŭ ĉu oni faras ligilojn el nacilingvaj versioj al versio en Esperanto? Mi supozas, ke ne. --Petr Tomasovsky 16:23, 20. Jan 2007 (UTC)
Jes la regulo estas kursivigi neesperantajn vortojn. Proprajn nomojn (de personoj aŭ de lokoj) ni ne bezonas meti inter citilojn. Citiloj estu uzataj por citaĵo. La regulo ankaŭ estas ne meti eksterajn ligilojn en la teksto mem (preferinde estus enmeti ilin kiaj referencoj (per <ref>...</ref> kaj <references/> eventuale eluzante {{Citaĵo el la reto}} ). Same pri ligoj al neesperantaj artikoloj : ili ne aperu en la teksto, sed ĉu inter la eksteraj ligiloj, ĉu kiaj referencoj. Arno Lagrange  07:06, 22. Jan 2007 (UTC)