Diskuto:Liberalismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

tiu artikolo ŝajnas al mi iom konfuza! eble bezonus hierarĥia fabriko de la artikolo komence per la plaj vulgaraj (= komunaj) sencoj kaj precizigante la diversajn konceptojn kaj nur fine iliajn malakordojn kaj argumentoj.

Jes unue oni nepre skribu (ĝeneralan) difinon (L. estas / celas ...). Nur poste interesas kiu kiam kion kial diris. Montanesko 23:35, 21. Dec 2004 (UTC)

Ripetiĝo de preskaŭsamaj paragrafoj[redakti fonton]

El la enkonduko: "Laŭ la Encyclopaedia Britannica, "En Usono, liberalismo estas rilata al la socialaj ŝtataj politikoj de la programo New Deal de la Demokrata administrado de Prez. Franklin D. Roosevelt, dum en Eŭropo ĝi estas pli ofte rilata al engaĝiĝo al limigita registaro kaj la ekonomiaj politikoj nomitaj laissez-faire" Sekve en Usono, la ideoj de individuismo kaj antiaŭtoritata ekonomiko antaŭe asociita kun klasika liberalismo, iĝis la bazo por la emerĝanta skolo de dekstraflanka libertaria pensaro. Hodiaŭ, liberalulaj partioj restas politika forto kun ŝanĝiĝantaj gradoj da potenco kaj influo sur multaj landoj. El etimologio kaj difino: "Laŭ la Encyclopædia Britannica: "En Usono, liberalismo estas asocia kun la bonfaraj politikoj de la programo "New Deal" de la Demokrat-partia administrado fare de la prezidento Franklin D. Roosevelt, dum en Eŭropo ĝi estas pli ofte asocia kun engaĝiĝo por la limigo de la registaroj kaj la ekonomiaj politikoj nomitaj laissez-faire". Sekve, en Usono la ideoj de individuismo kaj laissez-faire ekonomiko dekomence asociaj kun la klasika liberalismo iĝis la bazo de la aperinta skolo de "libertariana" pensaro kaj estas ŝlosilaj komponantoj de la usona konservatismo.

Eĉ la referencoj estas precize samaj kaj situas samloke en la teksto! Mi forstrekos de la enkonduko. Sj1mor (diskuto) 14:18, 23 apr. 2022 (UTC)[Respondi]