Diskuto:Biblioteko de Aleksandrio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dum la rego de Ptolemeo la 1-a.[redakti fonton]

La anglalingva artikolo diras Ptolemy II. Kiu pravas? Bill O'Ryan 03:43, 26. Apr 2007 (UTC)

Laŭ la germana, franca kaj hispana artikoloj mi korektis kaj adaptis la tekston. Bea 07:37, 26. Apr 2007 (UTC)
Dankon. Mi intencis rigardi la hispanan post ol fini ĉe la angla. Nun mi ne bezonas.  :-) Bill O'Ryan 07:45, 26. Apr 2007 (UTC)

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Proponita de Bea 11:30, 23. Mar 2007 (UTC); 70000-a artikolo

  • Por:
  1. Por Por: Marcos 22:47, 8. Apr 2007 (UTC)
  2. Por Por: La artikolo nun entenas ĉion entenatan de la angla plus aliaj sekcioj, kaj plus mapo. Bill O'Ryan 06:12, 29. Apr 2007 (UTC)
  3. Por Por: Thomas Guibal 13:00, 11. Maj 2007 (UTC)
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ankoraŭ nematura artikolo, eblas ampleksigi kaj prilabori ĝin. Mankas pli belaj fotoj kaj kelkaj sekcioj (komparu al alia vikipedioj!) Alaŭdo ۩ 11:47, 25. Mar 2007 (UTC)
Bv klarigi kiuj sekcioj mankas laŭ vi kaj se vi havas pli belajn fotojn, bv enmeti, sed eĉ en la elstara hispana artikolo ne troviĝas pli... Bea 09:46, 27. Mar 2007 (UTC)
Ekzemple mi ŝatus vidi la bildon kun geografio loko de Aleksandrio (vidu en Franca artikolo), kaj la gravuraĵon kun "aŭtentika aspekto" de la librejo (vidu, ekz., la turkan artikolon). Tamen, post priesploro, mi retiras la voĉon "kontraŭ". Alaŭdo ۩ 10:28, 27. Mar 2007 (UTC)
Post kelkaj kontroloj evidentiĝis, ke la bildo en la turka paĝo neniel koncernas la bibliotekon de Aleksandrio, sed temas pri la dua projekto de Boullée (franca arkitekto), kiun li faris por la Biblioteko de la Reĝo en 1785 (Parizo). La mapo de Egiptio en la franca artikolo estas kreita de ŝablono, estos bone havi saman ŝablonon en Esperanto - ĉu vi spertas pri tio? Mi trovis anglan mapon kiun mi aldonos al la artikolo pri Aleksandrio. Bea 12:39, 27. Mar 2007 (UTC)
Amuze, mi ja rapide legis la artikolon (mi komprenas la turkan), sed tute preterrigardis tiun fakton kaj miskomprenis la bildon. Pri la ŝablono -- mi iomete spertas, sed ĉu ni vere bezonas ŝablonon "vidindaĵoj de Egiptio"? Alaŭdo ۩ 09:02, 28. Mar 2007 (UTC)
  • Komentoj:
Eble restas en la hispana iomo ne ĉi tie inkludita. Estas plaĉaj artistaj bildoj de la eno de la Biblioteko troveblaj per Google, sed mi ne kontrolas kopirajton, do ne uzas.Bill O'Ryan 06:12, 29. Apr 2007 (UTC)


libroj perditaj[redakti fonton]

mirinde estas la grandega kvanto de libroj kolektitaj en tiu librejo. Sed multaj de tiuj libroj nun estas perditaj. Ni eĉ nun ne posedas la librojn de Erastoteno, la estro de la biblioteko. Lian metodon mezuri la ĉirkaŭmezuron de la Tero, vere grava afero, ni nur konas el mallongaj teksteroj de Kleomedes. Certe la biblioteko de Alekandrio ne estis la nura. Ĉiu ŝipo ja kunportis librojn. Libroj estis tiam multekostaj, ĉar permane skribitaj sur multekosta materialo. Des pli zorge oni devis enmagazenigi, heredi ilin ktp. La plej valoraj libroj devis esti kopiitaj. Nur unu fajro ne povis detrui ĉiujn ekzemplerojn de grava verko.

Kie oni povas trovi informojn pri

  • produktado de libroj, ĉu amasa produktado ekzistis?
  • libro-katalogoj
  • librejoj en aliaj urboj (ĉu ne ekzistis librejo en ĉiu helena grava urbo?)
  • detruoj de libroj, librejoj en aliaj urboj.

Aparta(j) artikolo(j) pri tio estus dezirindaj. --Hans 15:22, 18. Maj 2007 (UTC) iom aldonita --Hans 21:20, 18. Okt 2010 (UTC)