Diskuto:Lille

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kial du LL? Oni prononcu Lil-lo? Jes, kial ne? Ĉu estas pli bone elparolebla la vorto vartransŝarĝo (el germana poŝvortaro)?
Ĝusta demando. Multaj eŭropaj esperantistoj daŭre eksperimentadas pri duoblaj konsonantoj, kvankam ili malfacile prononceblas. Ni jam devas klopodi kun Finnlando, do almenaŭ ni evitu aliajn, miaopinie. Ĉi artikolo movendas al Lille, eventuale Lilo (urbo). --Bab Kiu ekkonas, ke temas pri urbo Lille? Kial lernigi fi-espeerantigitajn variantojn de urbetoj?
Ĉar neniu alia reagis, mi tuj movas la artikolon al Lille. Bab 09:24, 7. Okt 2004 (UTC)
Mi apogas la duoblajn konsonantojn, ĉar ofte trafas min la problemo: kial krei malinternaciajn vortojn, kiujn oni ne povas ekkoni. Miaj ŝatataj ekzemploj: manna (internacie) - manao; alia vortokreado Thallium, Thalia - Talio.
Oni malrekomendas la duoblajn konsonantoj nur ĉe tt, dd. Mi ne scias pri regulo de duoblaj konsonantoj. Razilklingo 10:25, 7. Okt 2004 (UTC)
Pardonu: mi ĵus rimarkis la diskutan demandon pri la duobla litero...! Fakte mi mem proponis (kaj kutimas uzi) la terminon "LILLO" kun duobla litero. Kial duobligi la literon l? Simple por eviti konfuzon kun alia simila vorto. Ekz.: fino kaj finno... lilo (koloro) kaj Lillo (urbo). Vi pravas dirante, ke la duopo ttdd estas malfacila; sed nn kaj ll ne tiel malfacilas. Sciu, ke la lillanoj kutime uzas tiun ĉi duoblaliteran terminon. (Mi mem estas responsulo de la lilla Esperanto-klubo.) -- Xavy 7 Jun 2006.
Internaciaj vortoj kiuj eniras en Esperanto, kun duoblaj konsonantoj, havas ilin unuobligitaj (malpliigitaj al unu) por klara kialo. Esperanto estu fonetika lingvo laŭ la parolo, do en vortoj "komunismo" (el angla communism, germana Kommunismus, ktp.) mm fariĝas m. Do mi ne komprenas kial la Esperantistoj fuŝas per vortoj, kunmetoj, kaj kreas misvortojn aŭ vortaĉojn, miskunmetojn, unuradikigoĵ (alisignifigoj kun kunmentoj kiuj apenaŭ rilatas kun la signifo de originaj radikoj), ktp., kiuj nur malfaciligas Esperanton kaj forpelas homoj kiuj alieokaze ekinteresiĝus por ĝi. Hans Kamp (diskuto) 15:27, 2 Aŭg. 2015 (UTC)

Esperantigo de Rijsel / Lille / Insula[redakti fonton]

Saluton, mi havas demandon pri la nomo en Esperanto. Al mi ne ĝenas la duobla konsonanto en 'Lillo', sed laŭ mi ĝi estas ne tute taŭga esperantigo, ĉar ĝi tute ignoras la historian dulingvecon de la urbo. La franca kaj nederlanda nomoj paralele evoluis el la latina "Ad Insulam". Traduko de tio en la malnovfranca estas "à l'Isle" kaj en malnovnederlanda "ter IJssel". Tiuj tradukoj fariĝis la nomoj Lille kaj Rijsel. La universitato de la urbo nuntempe en la latina uzas la nomon "Insula". Se oni ŝajnigus paralelan evoluon en esperanto, la nomo devenus de "ĉe l'Insulo". El tiu vidpunkto pli bona esperantigo povus esti "Linsulo". Kion vi pensas? (La komenton aldonis, sen subskribo, la uzanto Nico niko (diskuto) la 26-an de marto 2013, 12:09 h)

Saluton, mi principe samopinias kun vi. Krome mi sugestas al vi aldoni en la artikolo mem alineon Etimologio kun la deveno de Rijsel kaj Lille PaulP@diskkont 10:20, 26 Mar. 2013 (UTC)
Mi mem preferas konservi la francan nomon, Lille ja estas en Francio. --Dominik (diskuto) 09:26, 20 Jan. 2015 (UTC)
La ideo de vikipedio ja estas priskribi la mondon, ne krei iujn novajn faktojn. Tial la artikolo sendube restos je titolo "Lille", kun alidirektilo de "Rijsel" tien. Sed ĉapitro pri la etimologio kaj historia dulingveco kompreneble bonas. Kaj en tiu konteksto ankaŭ permeseblas noti la ideon proponi eblan esperantigon "Linsulo". Se tiu esperantigo iĝus vaste uzata en e-lingvaj tekstoj ekster vikipedio, eblus noti tion en la teksto per eksteraj referencoj kaj tiam eblus/eblos nomi la proponon "vaste uzata esperantigo". Nur tiam. Ĉiu informdono bonas, kiu ne ŝajnigas ke individua propono jam estus fakto. ThomasPusch (diskuto) 09:39, 20 Jan. 2015 (UTC)
Mi ne konsentas kun la modifoj de Dominik (diskuto), kiu anstataŭigis la vorton Lille per Lillo en la artikolo, la pasintan monaton, kontraŭe al kio li mem skribis ĉi-supren la pasintan jaron. Fakte Gaston Waringhien, eminenta esperantisto (akademiano kaj vortaristo de PIV), kiu nakiĝis en Lille klare alvokis al la uzo de Lille pri sia naskiĝurbo!--DidCORN la 14-a de februaro 2016, 17:20 (UTC)

Bluigo de la artikolaj internaj ligiloj[redakti fonton]

Per kreo de artikoloj pri la urba rivero Deûle, pri la administraj unuoj Arondismento Lille kaj Lille Métropole, pri la vidindaĵoj Grand' Place (Lille) kaj Kolono de la Diino la ankoraŭ ruĝaj ligiloj pri la artikolo en sia nuna formo bluiĝis. Estas bone tiel. ThomasPusch (diskuto) 10:12, 23 Mar. 2015 (UTC)

Bonega pozitiva laboro. Dankon! --pino (diskuto) 10:53, 23 Mar. 2015 (UTC)

Koordinatoj[redakti fonton]

La unua mapo dekstrosupre lokigas Lillon ie en la oriento de la belga provinco Luksemburgo. Ŝajnas al mi, ke io fuŝiĝis kun la koordinatoj : supozeble la deklarita longitudo estas tro granda. Mi ne scias kiel ĝustigi tion. — Tonymec (diskuto) 12:38, 6 apr. 2024 (UTC)[Respondi]