Diskuto:Lingva imperiismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kion celas lingva imperiismo?[redakti fonton]

Estimataj Montanesko kaj Roberto, vi skribis:

"La nocio lingva imperiismo esprimas sistemecan strebadon favori respektive konservi pere de politikaj, ekonomiaj kaj/aŭ kulturaj rimedoj la dominadon de unu lingvo en interetna komunikado."

Sed, laŭ mi, lingva imperiismo nur estas ilo por favori/konservi politikajn kaj ekonomiajn (eble kulturajn) avantaĝojn super aliaj lingvokomunumoj. La dominido (aŭ strebado por dominado) de unu lingvo estas lingva imperiismo, ne la celo de lingva imperiismo. Ĉu vi ne akordas? (aŭ, ĉu mi malbone komprenis la frazon?)

Amike, Le Hibou 21:14, 17. Sep 2005 (UTC)

Mi skribis nenion! Mi nur krampigis la vorton lingvo! Roberto 21:19, 17. Sep 2005 (UTC)
Pardonu min. Krampigo de vortojn ne estas morta peko (almenaŭ, ne ankorau!) Le Hibou 22:30, 17. Sep 2005 (UTC)
Bone, mi ne iros al infero! =D Roberto 09:39, 18. Sep 2005 (UTC)