Diskuto:Listo de famuloj naskiĝintaj en Budapeŝto (A-F)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eble la artikolo estas "Unua", sed nun mi ne serĉis informojn. Se estos ankaŭ lingvaj ligiloj, tio estas konstatebla.--Crosstor (diskuto) 11:32, 19 Mar. 2012 (UTC)

Kia stulta titolo, ĉiu kiu famas aŭ ne famas, iam naskiĝis...Narvalo (diskuto) 12:28, 17 Mar. 2013 (UTC)
Mi plene samopinias. Eble la aŭtoro celis: listo de personoj, kiuj naskiĝis en Budapeŝto PaulP@diskkont 11:46, 11 Apr. 2013 (UTC)
Pli bone eble disigi la artikolon de Listo de famaj budapeŝtanoj al Listo de famaj budapeŝtanoj (A-K) kaj Listo de famaj budapeŝtanoj (L-Z). Post tio oni devas forigi artikolon pri mortintoj kaj aldoni ties enhavon al tiu ĉi artikolo. Tiu ekzemplo estis jam plurloke uzata en alilingvaj vikipedioj. Ekz. en:List of eponyms (A-K), en:List of rivers of New South Wales (A-K).Narvalo (diskuto) 12:03, 25 Apr. 2013 (UTC)
Mi fakte proponas la du artikolojn kunigi. Por distingi inter denaskuloj kaj alvenitoj eblus (okaze ne volo) uzi sekciojn, aŭ simile. Mi ne vidas kialon por disigi la artikolon se ĝi ne estas tro longa (kaj tiu ĉi ne estas. --KuboF (diskuto) 20:07, 25 Apr. 2013 (UTC)
Mi neniam aŭdis, legis pri simila listo en alia vikipedio, kiu listigas laŭ naskiĝloko...Narvalo (diskuto) 10:52, 26 Apr. 2013 (UTC)
Do, mi korektas, serĉis por tio en la angla vikipedio, trovis en:List of Prime Ministers of Canada by place of birth, en:List of people born in Ukraine. Do, rimarkinde en:List of people from New York City, en:List of people from Rochester, New York, en:List of people who died in road accidents. Do, mi netrovis artikolon, kiu listigas homojn laŭ mortoloko, naskiĝloko.Narvalo (diskuto) 11:03, 26 Apr. 2013 (UTC)
Tio ke vi ne trovis aŭ ke tio aliloke ne ekzistas ne estas kialo por tion ne enigi ĉi tien, ni ja povas esti la unuaj. Tamen en tiu ĉi okazo mi preferus ne distingi laŭ naskiĝloko/mortoloko en titolo de artikolo. Kunigo ne estus problema, mi ja povus tion fari. --KuboF (diskuto) 11:08, 26 Apr. 2013 (UTC)
Se io ankoraŭ ne estas, tio povos esti! Estas listoj aŭ kategorioj pri naskiĝjaroj, mortjaroj, naskiĝtagoj, mortojaroj, profesioj, kial ne naskiĝlokoj kaj mortlokoj? Pripensu, ke en aliaj urboj estas listo eble pri 100, tie en 1000, tial vi ne vidis tiajn listojn. Tiu listo ne estas erara. Cetere povas redakti pli novan listo-duopon A-K kaj L-Z, sekve estos 4 artikoloj.--Crosstor (diskuto) 11:27, 26 Apr. 2013 (UTC)
Do, se iu nur naskiĝis/mortis en Budapeŝto, tio igas lin/ŝin fama budapeŝtano (sufiĉas por tiu persono iĝi fama budapeŝtano en tiu listo)? Mi havas dubon pri senco de la tuta listo, sed tio jam kutima ĉe mi okaze de artikoloj de Crosstor... Do, resume, ni kunigu la du artikolojn kaj poste dividu ilin je du, A-K kaj L-Z, alikaze ni ricevus artikolon grandan je 100.000 bitokoj. PLI BONE DO KREI KATEGORION NASKIĜINTOJ EN BUDAPEŜTO KAJ TUTE FORIGI TIUN SENSENCAN LISTON. Eble per roboto oni povas aldoni la novan kategrion al ĉiu personio de la listo.Narvalo (diskuto) 11:35, 26 Apr. 2013 (UTC)
Jes, tiu listo enhavas nur la famulojn kaj ne tiujn, kiuj naskiĝis en Budapeŝto. Kiuj naskiĝis en Bp-o, el tiuj nur peceto iĝis famaj. Same pri mortintoj.--Crosstor (diskuto) 11:50, 26 Apr. 2013 (UTC)
Do, ni kreu kategorion FAMAJ NASKIĜINTOJ EN BUDAPEŜTO aŭ simila.Narvalo (diskuto) 11:55, 26 Apr. 2013 (UTC)
Senprobleme povas funkcii ambaŭ samtempe - kaj la listo kaj la kategorio. Kuniginte la artikolojn estus la rezulta artikolo granda nur 50 KB, do senproblema. Ĉiuokaze post kelkaj monatoj povas esti la tuta artikolo reprilaborita per Vikidatumoj, ĉar tiam eblos uzi ĝin por krei listojn (nun ne demandu min pri tio, detalojn mi ne konas). 50 KB laŭ mi ne estas grando por disigi. --KuboF (diskuto) 12:31, 26 Apr. 2013 (UTC)

___

  • Estas kutimo, ke paralele estas listo kaj kategorio, ĵus mi trovis : Listo de reĝoj de Nederlando, se mi klakas ekz. al Vilhelmo la 1-a (Nederlando) sube estas kategorio pri Reĝoj de Nederlando. Tial forigi liston estas malkara preteksto.
  • Se okazos unuiĝo de listo, pripensu, ke tio almenaŭ dum unu jaro senĉese dikiĝis. Supozeble ĝi dikiĝos, do ĝi ne stagnos ĉe 50 kB, sed pli, baldaŭe 60 eĉ pli. Tio estas tamen longa, nepre 2 artikoloj. Pripensu, ke post 30 kb la artikolo havos multe da punktoj, do se io estas pli ol 30 kb, la parto post 30 kb laŭ la punktoj valoras nenion. (Estas ŝtupoj 1, 10 kaj 30 kb), ankaŭ tio estas vidpunkto.
  • Al Paul: Vi tute pravas, ke la titolo ne estas preciza. Sed tio estas mallonga. La titolo: Listo de famuloj, kiuj naskiĝis en Bpo estus pli longa.
  • Al Narvalo: li mem trovis listojn similajn angle. Li refutis sin mem. Kiam komenciĝis Vp sen listoj, neniu diris, ke tiu listo valoras nenion, sed oni kreis diversajn listojn. Ja listo ĝenerale estas valoro, eĉ ekzemple homoj, kiuj uzas rulseĝon, bestoj, kiuj vivas en Angolo ktp.
  • Tiu manovro de listounuiĝo estas simpla preteksto forpreni la artikolon redekatatan de mi. Ne estas regulo, ke pri tio ne povas esti listo, tutcerte estis legantoj, kiuj profitis la liston. Okazis 41 vizitoj dum monato, ĵus mi kontrolis la liston pri mortintojn.

--Crosstor (diskuto) 14:55, 26 Apr. 2013 (UTC)

  • La ĉefa problemo estis via artikola titolo, kiun vi denove ne volas kompreni. La anglaj artikoloj ne disigas pri mortintoj aŭ naskiĝintoj en iu loko, sed simple listigas ĉiujn homojn, kiuj famiĝis, ligeblaj al la loko. La specifajn listigon de homoj servas la kategorioj. Vi miksas uzon de kategorio kaj de listo, kiel via supra skribaĵo montras!
  • Via pli frua kaj nuna (pri mortintoj) artikoltitoloj estis do mallongaj, sed estis samtempe misgvidaj.
  • Se oni povas reestabli tiun artikolon per uzo de kategorio, kial listo? Ĉu ne simple listigi tiujn homojn en kategorio, titolita Kategorio:Famuloj, naŝkiĝintoj en Budapeŝto.
  • "Tiu manovro de listounuiĝo estas simpla preteksto forpreni la artikolon redekatatan de mi" denove via perversa argumenta metodo, vi tute ne komprenas, 1. vi ne posedas artiokolon 2. INFORMOJ, VIAJ REDAKTOJ NE PERDIĜAS.Narvalo (diskuto) 16:59, 26 Apr. 2013 (UTC)
  • Por fini la sensencan diskuton kun Crosstor, mi proponas artikolnomojn, Famuloj, naskiĝintoj en Budapeŝto; Famuloj, mortintoj en Budapeŝto AŬ SIMPLE RESTU LA NUNA TITOLO KIU ENTENAS ĈIUJN MORTINTOJN, NASKIĜINTOJN, VIVINTOJN, VIVANTOJN KAJ VIVONTOJN, ĈIUJN KUN BLUOKULOJ, BRUNOKULOJ KTP..Narvalo (diskuto) 16:59, 26 Apr. 2013 (UTC)
Du tagojn mi forestas, neniu atendu respondon de mi.Narvalo (diskuto) 17:30, 26 Apr. 2013 (UTC)
Mi alinomis la naskiĝintojn laŭ sugesto de Narvalo, tial la ĉefa problemo ĉesis. La pli frua alinomado de Narvalo estis misa, ja temas nur pri tiuj,kiuj naskiĝis tie. Estas listoj ekz. laŭ alfabeto, la samo laŭ grandeco, ktp. Tial mi supozas, ke paralele povas okazi alia listo sen detrui la nunan. Se listo estas tro longa (60000 bitokoj), laŭ la punktokalkulo oni faru 2 listojn, pripensu ankaŭ tion, ke tiuj listoj dikiĝos. Listounuiĝo perdas punktojn, krome se iu estas scivolema, kiu naskiĝis tie, tiu nur nun povas scii rekte. Estas kutimo, ke listoj kaj kategorioj ekzistas samtempe. Laŭ mia takso estas tie 600 famuloj. Ĉu en angla Vp estas urbo kun tiu nombro? Supozeble ne. Tial vi ne trovas similan. Pripensu, tio estas blua listo, ke vi trovas tiel grandan bluan liston sen ruĝuloj? Se okazos listounuiĝo, perdiĝos unu en el la artikolnombroj, se ne parilo pri la centra punktokalkulo. Mi havas tion bona ideo, se Kubof faras la unuigon tiel, ke dume restas la 2 originaj. Tiel estus 3 artikoloj havantaj kB-ojn 50, 30 kaj 26. Listo estas serio da nomoj de personoj aŭ aferoj laŭ Vp, do ambaŭ listoj apartenas al tio. --Crosstor (diskuto) 06:50, 27 Apr. 2013 (UTC)

Mi ne kontraŭas la listan artikolon, kvankam ĝi havas nur unu rektan alilingvan vikipedian ekvivalenton - la samtempan germanlingvan liston - kaj la pliaj listoj (en la kimra, angla kaj nederlanda) samtempe mencias Budapeŝtanojn naskiĝintajn en la urbo aŭ poste translokiĝintajn tien. Kompreneble malfacilas difini kiu estas "famulo": la germana vikipedio uzas la vortumon ke temas pri "listo de homoj, kiuj naskiĝis en Budapeŝto kaj pri kiuj ekzistas aparta (tie germanlingva) vikipedia artikolo, sen pretendo ke la listo estu kompleta". Tio ŝajnas al mi pli bona klarigo en unua frazo de la lista artikolo ol difino de la vorto "famuloj". Sed en la titolo negravas al mi ĉu skribi "listo de personoj naskiĝintaj en Budapeŝto" aŭ "listo de famuloj naskiĝintaj en Budapeŝto" (simile longas). Mi nur petas pro gramatika konsidero eviti la formon de du substantivoj en "listo de famuloj, naskiĝintoj en Budapeŝto" - la formo "..oj ..aj en Budapeŝto" ŝajnas pli kutima. Kaj mi petas adapti la artikolon Listo de famaj budapeŝtanoj (mortintoj) al sama formo, do "listo de famuloj mortintaj en Budapeŝto". Por kategorio tamen laŭ mi sufiĉas (laŭ aliaj vikipedioj) komuna kategoriigo, do "Kategorio:Budapeŝtanoj" (vidu Kategorio:Berlinanoj, Kategorio:Vienanoj, Kategorio:Parizanoj, Kategorio:Moskvanoj ktp ktp). La kategorion mi ĝis profesia plulaboro ankoraŭ sukcesos mem krei. ThomasPusch (diskuto) 12:00, 6 Maj. 2013 (UTC)