Diskuto:Listo de militoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri 1812-14 "militoj de liberado" , mi pimagas, ke se al germano oni parolas pri milito de liberado ili tuj pensos pri tiu, sed alie ne! onidemandos kiu liberado? en kiu lando? el kiu ? do la internacia titolo estu pli klariga, eble Germana milito de liberado, enmeti el Napoleono ne sufiĉus, ĉar kiel nomi la milito de la hispanoj samepoke ?

Liberado ne nur de Germanio sed ankaŭ de Aŭstrio, Belgio, Hispanio, Hungario, Italio, Kroatio, Luksemburgo, Nederlando, Pollando, Slovakio, Slovenio kaj Svislando!Multkolorbirdo 23:19, 8. Feb 2004 (UTC)

Ĉu ne estus konsilinde formuli por la Vikipedio normon pri nomoj de militoj? Aparte gravas por Esperanto, kiu ĉerpas sian subtenantaron el la tuta mondo, ke estu logika maniero neŭtrale nomi militojn.

Keldan 17:07, 14. Nov 2005 (UTC)

Proponoj[redakti fonton]

Kelkaj ideoj por nomi militojn:

  • Ĝenerale oni nomu militon X-a milito (milito kun minusklo) aŭ Milito de Y;
  • Oni uzu la plej neutralan nomon, preferinde Aa-Ba milito (A kaj B la nomo de militantaj landoj alfabetorde) sekve Franca-Germana milito (ne Germana-Franca pro alfabetigo);
  • Se la milito okazis en tre malproksima tempo (kiel Troja milito) aŭ se estas vere internacia nomo (Dua mondmilito) uzu tradician internacian nomon. Roberto 18:03, 14. Nov 2005 (UTC)
Mi pensas ke estus bona ideo uzi ankaŭ la komencjaron en la nomo por precizigi aferojn (Konga Interna Milito de 1996). Ankaŭ mi pripensis simplan alfabetigon de la militantaj partioj, sed ankaŭ ekpensis ke eble pli taŭgus meti unuavice la nomon de la lando/partio, kiu unue deklaris la militon (Uson-Iraka Milito de 2003). Mi ankoraŭ ne ellaboris ĉi tiun ideon; ĝi estas nur kruda penso, kiu certe povus montriĝi kompleksaĉa kaj konfuza kiam temas pri plupartia envolviĝo. Kial minuskligi la vorton "milito"? Se ni donas nomon al milito, kiu servas kiel ĝia titolo, ŝajne estas propra nomo kaj meritas majuskligon. Keldan 22:59, 14. Nov 2005 (UTC)
Pri la jaro de komenco de milito kaj la propono de meti unuavice la nomon de partion kiu komencis la milito, estas problemo. Ĉar ofte oni ne memoras pri la jaro en kiu milito komencis, ekzemple, kiam komencis la Usona-Vietnama milito? Ni ne memoras. Kaj, kiu unue deklaris la militon, Usono aŭ Vietnamo? Eble estas historia problemo. Alie, ofte, oni neniam deklaris la militon, ĝi simple komencis. Militoj ne estas baletoj... Pri la minuskligo de vorto "milito", Blama (vidu en diskutejo) proponas ekzate nun ke oni majuskligu nur la unuan vorton de titolo, ĉar li pensas esti anglismo majuskligu ĉiujn vortojn de titolo. Roberto 00:36, 15. Nov 2005 (UTC)


Nu, eble mi malklare priskribis mian intencon. Mi ne intencis starigi normon de militnomado por ĉiutaga Esperanto uzado, nur por la Vikipedio. Certe, sur la strato, mi ne memorus ke la Vjetnama Milito komenciĝis en 1957 (Usono enveninte la jam-komenciĝintan konflikton nur en 1965), sed ĉi tie, en la Vikipedio, ni povas certi pri tiaj aferoj. Vi pravas, tamen, ke ofte estas malklare, kiu partio "komencis" militon. Do, se ni ne trovas bonan kialon fari alie, mi volonte subtenus simplan alfabetigon.
Mi devas iel malkonsenti kun Blahma pri majuskligado. Oni majuskligas tion, kiu estas "propra nomo". Laŭ mi, la vorto "milito" estas neforigebla parto de la nomo. Ni ne povas paroli pri "la Vjetnama", intencante la militon, aparte ĉar tia uzado en Esperanto indikas lingvon (kaj ĝuste tial oni legas artikolon ne pri la "Vjetnama Lingvo", sed la "Vjetnama lingvo" - "lingvo" estas forigebla, ne imanenta parto de la nomo). Mi ja konsentas, tamen, ke ni klopodu eviti senpensan pruntadon de anglalingvaj kutimoj. Sed kutimo ne malĝustas nur pro tio ke ĝi estas kutimo en la angla (aŭ en iu ajn alia lingvo). Se kutimo de la angla estas logika, kial ni timu uzi ĝin en nia lingvo? Se ĝi estas nelogika aŭ eĉ mallogika, ni lasu ĝin en la angla, kaj faru alie en Esperanto.  :::Keldan 08:00, 15. Nov 2005 (UTC)
Mi eklegis tiu ĉi diskuton kaj mi devas demandi vin: "Kiel vi imagas, ke ni rearanĝu la tutan aferon kun la nomoj?" Ekz. ĉi tie ekzistas nomoj dua mondmilito, Dua mondmilito kaj Dua Mondmilito. Kiu estas ĝusta? Se estas ĝusta nur kaj unusole unu nomo por tiu ĉi artikolo, mi kuraĝas aserti, ke kiam venos novaj vikipediistoj nesciantaj pri tiuj ĉi (estontaj) konkludoj, ili mem kreos redirektilojn (kiam ili ekscios, ke tio eblas) el ĉiuj eblaj nomoj. Kaj kion vi volus fari kun ekzistantaj nomoj, pri kiuj iu decidiĝos, ke ĝuste tiuj estas malĝustaj? Kaj de kie vi havos certecon, ke ĝuste tiu ĝusta homo decidiĝos ĝuste? Ĉu vi lasos ilin forigi? Ankaŭ mi eble bone ne komprenis opinion de Keldan pri majuskligo de vorto "milito". Kial ni majuskligu ĝin? Se ni parolas pri milito, ni devas uzi tiun vorton, eĉ kiam ni ne volas. Se ni metas ĝin en titolon de artikolo, tio precizigas temon en la artikolo, temu pri kia ajn milito. Sed tiel ĉi mi povus veni al konkludo, ke temas ne nur pri vorto milito. Ekzistas ĉi tie ankaŭ artikoloj pri bataloj ktp. Mi proponus skribi ĉiujn vortoj minuskle, la unuan literon de la unua vorto de titolo la sistemo aŭtomate majuskligos, almenaŭ ni ne bezonos solvi dilemon - kiel mi skribu, ĉu minuskle aŭ majuskle. Vikie restas Petro 15. Nov. 2005 08:54 (UTC)
Dankon pro viaj opiniesprimoj. Se vi ankoraŭ ne faris tion, bonvolu legi mian lastan kontribuon pri majuskligado en la Diskutejo. Ĉu ja ne estas rimarkinde kaj konsiderinde, ke eĉ nia granda fratino - la angla Vikipedio - elektis por si sistemon alian ol tiun kutime praktikatan en la angla? Ĉu tio ne signifas, ke oni trovis la sistemon "majukligu nur la unuan literon de unua forto" pro diversaj kialoj pli oportuna ol tiujn aliajn? Prave Vikipediisto:Keldan diris, ke ni ne senpense sekvu nacilingvajn kutimojn, sed ke ni provu sekvi ilin tiam, se ni ne konsideras ilin mallogikaj (mi preferas malutilaj). Kaj se la anglalingva Vikipedio mem rezignis pri tiu sistemo, ĉu ĝi do ne estas malulita? Apud la "senproblema" sistemo de mi proponata ekzistas multaj aliaj majuskligsistemoj (rigardu la cititan paĝon de en:) - jen oni faras "Artikolo pri la Nova Domo", jen "Artikolo Pri la Nova Domo", jen "Artikolo Pri La Nova Domo". Ŝajnas al mi pli facile simple verki por la esperanta Vikipedio regulon, ke oni majuskligu nur la unuan literon de unua vorto (kaj eĉ se oni ne faras, tio okazos mem) - kompreneble oni ankaŭ majuskligu vortojn, kie temas pri nomo de persono, urbo, monto, milito ktp. Tamen, eĉ tiam oni kutimu majuskligi nur la unuan literon de tiu nomo, eĉ se ĝi estas plurvorta: do "Ĉeĥa respubliko" kaj ne "Ĉeĥa Respubliko", aŭ pri militoj "la Vjetnama milito" kaj ne "la Vjetnama Milito". Notu ankoraŭ pri lingvoj, ke ĝuste ties nomoj skribiĝas komplete minuskle (do malkiel Keldan skribis). Krome, por ankoraŭ iom plikomplikigi la aferon, kompreneble restas kazoj kiam du personaj nomoj estas kunigataj - tiam kompreneble la majuskligo respektu la kunigon - ekz. landonomo Granda Zimbabvo estas ĝusta titolo, ĉar ankaŭ ekzistas nomo Zimbabvo. Blahma 12:29, 15. Nov 2005 (UTC)
Mi tute konsentas kun la opinioj de Blahma. Kiam mi venis en Vikipedion, mi ne sciis, kial oni skribas titolojn de kelkaj artikoloj majuskligante la unuan literon de la vortoj (iam eĉ de prepozicioj!), mi miris kaj kelkfoje oni riproĉis al mi, ke mi ankaŭ ne majuskligas ilin, sed tio estis por mi kiel karesi hundon kontraŭ la hararo. Kial do ne karesi ĝin laŭlonge laŭ la hararo? Do ankoraŭ unufoje mi ripetas: Mi plene konsentas kun Blahma.
Ankaŭ surprizas min la fakto, ke ĉi tie iuj kuraĝas diskuti pri militaj aferoj. Kiam mi verkis artikolojn pri tiu ĉi temo, estis riproĉite ĉi tie al mi, ke mi skribas pri apartaj temoj, kiujn "nia" vikipedio ne bezonas. Vidu ekz.: Fortikaĵoj en Eŭropo. Estimplene Petro 15:47 (UTC)
Paulo RÓNAI verkis al Brazilanoj interesan artikolon pri hungaroj kaj hundoj, kaj ŝajne ankaŭ ĉeĥoj tre ŝatas ilin en metaforoj! :D. Alie, ni devas havi regulon por ĉefa titolo de artikolo, variaĵoj povas sendube aperi en alidirektiloj. Oni povas uzi, nur ekzemple, "Dua mondmilito" kiel ĉefa titolo kaj krei alidirektilojn "Dua Mondmilito" kaj "dua mondmilito" tiu ne estas problemo. Pri "titolo" de militoj oni devas preferi neŭtralan nomon ĉefe geografia ekzemple, Golfa milito, Falklanda milito kaj, se ne eble, uzi nomon de landoj laŭ alfabetigo (Iraka-Usona milito, Argentina-Brita milito). Mi konsentas al Petro, vere militoj estas faktoj kaj ni devas trakti faktojn, militoj okazis, nei tiun okazaĵon pro neŭtraleco estas stultaĵo. Roberto 18:46, 15. Nov 2005 (UTC)
Dankon Roberto, denove, pro viaj opinioj. Jes, ĉeĥoj havas plurajn metaforojn en kiuj estas uzata hundo - "la plej bona amiko de homo", sed ja samtempe ne plu homo mem - do plej taŭga objekto de metaforoj, ĉu ne? ;-) Ekzemple oni diras, ke estas ekstere tia veteraĉo, ke eĉ hundon oni eksteren ne sukcesus forpeli :o)
Mi devas diri, ke kun tiu ĉi via lasto kontribuo mi plene konsentas. Viaj ideoj pri nomoj de militaj artikoloj, ekz. pri alfabetigo de landonomoj, estas tre interesaj kaj saĝaj. Kaj rilate nomojn ĝenerale, ankaŭ mi konscias, ke alternative majuskligitaj nomoj kiel alidirektoj certe ne estas problemo (eĉ ja okazas ofte tiel). Tamen jes ja unu komuna maniero estas nepra. Ĉu vi opinias, ke oni povas akcepti per komuna konsento la sistemon de la angla Vikipedio (kiu ja estas jam nun por la nia en multaj aferoj la modelo, kvankam eĉ multfoje estas nenie skribite, ke tiuj reguloj validas ankaŭ en la esperanto-vikipedio)? Aŭ ĉu bezonatas voĉdonado kaj ni do kolektu informojn pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la unuopaj proponitaj majuskligmanieroj kaj eku voĉdonadon? Ja estas grava tiu afero kaj jam nun mi bedaŭras, ke oni pro kialo al mi nekonata ne pensis pri ĝi jam antaŭe kaj permesis tiel do ke ekestu kio ekestis - la ĝangalo de diverse majuskligitaj artikoloj kaŭzadas problemojn kaj eĉ post iu konsento pri la "ĝusta" maniero daŭros ankoraŭ longe, ĝis oni sukcesos ĉion ŝanĝi en la jam faritaj paĝoj :-/ Do ni rapidu, por ke la laboro ankoraŭ ne plu amasiĝu! ;-) Blahma 21:54, 15. Nov 2005 (UTC)