Diskuto:Listo de misprononcadoj en Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Persone, mi estas Franca kaj prononcas perfekte Esperanton. (Mi prononcas ĝin eĉ pli bone ol angla)Tial ke ĉiu litero sin prononcas estas tre facila bonprononci. 86.195.140.149 14:38, 2. Sep 2008 (UTC)

Anglula misprononco de r?[redakti fonton]

Laŭ mi, angloj ne misprononcas r-on, ĉar tiu forte trema prononco estas tute akceptebla. Vd. PMEG-on. Ĝi ne povas esti konfuzata kun aliaj fonemoj. Se ne estas reago al tiu ĉi komento, mi forigos tiun parton. --Manolo 10:18, 25. Aŭg 2009 (UTC)

Pri:

  • Prononci 'r' kiel g
klarigi → klagigi

mi ne tute konsentas. Tamen la r estas ofte prononcata kiel voĉa ĥ (kiun mi emus transskribi per gh). --Dominik 09:43, 21 Jan. 2012 (UTC)

pri:

  • Prononci aman nazale
ami → ãmi

La ekzemplo estas tre malbone elektita. Franclingvanoj neniam prononcus am kiel ã kiam ĝi estas sekvata de vokalo, nur kiam ĝi estas sekvata de konsonanto (amforo --> ãmforo)

Ni uzu IFA ĉi-artikole[redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo temas pri prononco-detaloj, kaj sekve uzu la Internacian Fonetikan Alfabeton (IFA). En sia nuna formo sen IFA ĝi tute misprezentas la ekzistantajn misprononcojn. Ekzemple la franceca "r" estas nek "g" nek voĉa "ĥ", sed la uvula vibra konsonanto [ʀ]. Ĉu la aliaj konsentas, ke ni uzu IFA ĉi-artikole? Marcos (diskuto) 13:43, 20 Sep. 2012 (UTC)

Saluton, Marcos. Mi pensas, ke tio estas bona ideo. --Tlustulimu (diskuto) 15:22, 20 Sep. 2012 (UTC)

menciindeco?[redakti fonton]

Mi ne scias la neceson de ĉi tiu listo en Vikipedio. Ĉu iu havas la fontojn kiuj taŭgigas tian stereotipan liston? Ĝi ekzemple mencias ke "Japana - Prononci l kaj r nedistigante." Ĉu Vikipedio povus montri kiu japana prononcas tiel? Ĉiu japana esperantisto? Mi ne pensas tiel. Se ĝi signifus, ke la japana lingvo ne havas malsamecon inter la konsonantoj l kaj r, do ĉu oni povus alŝuti la jenan sekcion?

  • Korea - Prononci c kaj ĉ kaj ĝ kaj ĵ kaj z redistigante.

Ĉar mi individue aŭskultis iun korean komencanton prononcantan tiel. Tamen, mi hezitus skribi ĝin en la artikolo de enciklopedio. Se neniu komentus, mi portus tion al forigdiskutejo.--Salatonbv (diskuto) 02:18, 15 Dec. 2013 (UTC)

Estas listo de misprononcoj en la libro "Manlibro pri instruado de Esperanto" (ISBN 978-80-89366-05-7, tria eldono), ĉapitro 2.4, parto Prononco. La parton aŭtoras Stefan MacGill. --KuboF (diskuto) 14:04, 20 Jan. 2014 (UTC)

Kunigu[redakti fonton]

Kiel ni diskutis ĉe VP:FA, ĉi tiu list-artikolo havas kelkajn informojn restendajn kaj forigendajn. Ni devus disigi prononcadojn "eraraj" kaj "akcepteblaj". Mia propono estas ke kunigu ĉi tiun kun Prononco de Esperanto, kaj tie kreu novan sekcion kun la titolo "variaĵoj de prononcado", (metante en la sekcio Alofona variado) sed ne ĉiam nomu "misprononcado". Do, ni povos bonfari la artikolon kun diversaj opinioj. Ankaŭ ni devus forigi kelkajn priskribojn sen fontoj en vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 00:48, 4 Jan. 2014 (UTC)(korekto --Salatonbv (diskuto) 01:06, 4 Jan. 2014 (UTC))

Por Por: Ĉiuĵaŭde Diskuto 01:33, 16 Jun. 2015 (UTC)
Kontraŭ Kontraŭ:

Distingon inter prononcado erara kaj akceptebla mi, kiel fonetikisto, lasas al la lingvaj papoj. En klaraj kazoj tamen indus distingi inter prononcado malkompreniga (= miskomprenigane kompreniga) kaj komprenebla = apenaŭ malkompreniga. Mi preferas, ke tiu ĉi artikolo restu aparta, sed preferinde kun titolo "Misprononcado de Esperanto" (aŭ simile), ĉar ne temas pri misprononcado de ajna dua lingvo. En la artikolo Prononco de Esperanto oni tamen povus mencii la sufiĉe oftan apenaŭ malkomprenigan prononcvariadon, sed nur tiun.

Mi ankaŭ kontraŭas la postulon forigi priskribojn sen fontoj en kazoj en kiuj la faktoj estas sufiĉe evidentaj. Ekzemple, la plej bone konata prononca problemo de japanoj, ne nur kun Esperanto, sendube estas tiu kun la distingo inter [l] kaj [r]. Ekzistas amaso da sciencaj studoj pri ĝi.

Mi konsentas kun Marcos, ke estus preferinde uzi la internacian fonetikan alfabeton. Talnat (diskuto) 01:02, 17 Jun. 2015 (UTC)

Mi ankaŭ konsentas uzi IFAn. En la vikipedio oni devas montri fonton pri iu opinio en la artikolo. Via amiko el Japanio eble prononcus Esperanton sen malsamigi l kaj r. Tamen, ne ĉiu japana Esperantisto estas tiel sensenta aŭ malsaĝa -- ĉu vi volus aŭskulti mian Esperanton?:-) La listo ĉi tie apenaŭ tute devenas el la stereotipa racisma ideo. Oni povas montri la fonton "Manlibro pri instruado de Esperanto" kiun KuboF diris supre. Sed mi ankaŭ pensas, ke la libro estas nur manlibro por komencanto. Ne ĉiu legas Vikipedion estas komencanto: Enciklopedio devas esti bazita sur akademia kono. Alie kelkaj finnaj esperantistoj eble sentus humiligita ĉar ili ne prononcus Esperanton kiel "danĝera → tanĉera". Jen estas mia propono de kunigita sekcio de "Alofona variado"(Uzanto:Salatonbv/provejo/Listo). Oni povas aldoni aliajn fontojn je ĉi tiu listo. Sed la nuna artikolo ne ŝajnas esti kreskebla al akademiaĵo.--Salatonbv (diskuto) 02:41, 17 Jun. 2015 (UTC)
Nur flanka rimarko: La libro, kiun mi citis estas komuna verko de pluraj famaj instruistoj de Esperanto kaj celas aliajn instruistojn de Esperanto por helpi al ili pri instruado. Ne temas pri libro por komencantoj. --KuboF (diskuto) 11:34, 24 Jun. 2015 (UTC)
Bone. La manlibro estas de la aŭtoroj famaj, sed ĝia listeto estas sen detala klarigo, evidentaĵo aŭ statistiko de iuj parolantoj. Ne menciinde kiel fakto en enciklopedio sed oni povas citi ĝin kiel "la opinio de S. MacGill". Eraro ekzemple pri la terminoj "Angloj" kaj "Usonanoj" estu "denaskaj anglaj parolantoj". Por hispanaj usonanoj, malfacileco de kelkaj Esperantaj sonoj estus tiu por multaj homoj en Hispanio. Plue li skribis, ke "Japanoj": "r" anstataŭ "l". Sed en kelkaj okazoj japanaj parolantoj emus prononci "l" anstataŭ "r": ekzemple kaj "nl" en "manlibro" kaj "nr" en "manramo" povus esti prononcataj ambaŭe kiel "nl" laŭ la karakterizo de japana konsonantgrupo "ン+ラ行". Ni devas konkludi, ke lia analizo ne nepre estas interkonsentebla. Sed kiel mi jam menciis, oni povas citi la opinion en Vikipdio.--Salatonbv (diskuto) 23:08, 24 Jun. 2015 (UTC)

Misprononcado de Esperantistoj kiuj ne regas la lingvon[redakti fonton]

Saluton. Por pluhavi la artikolon kiel aparta paĝo, oni devus reredakti la tekston emfazante la ideon ke temas nur pri kelkaj parolantoj kiuj malbone regas la lingvon eĉ se foje multaj proporcie, sed savante la reputacion de multaj bonaj esperantuzantojn kiuj absolute ne falas en tiuj misprononcoj aŭ ne en ĉiuj aŭ malmulte. Certe eblos trovi referencojn ĉar ofte oni parolas pri tiuj detaloj kaj plej verŝajne ili estis pritraktitaj an gazetaj artikoloj enlandaj aŭ en libro.--kani (diskuto) 21:09, 6 Jan. 2016 (UTC)

@Kani: Vi tute gravas. Reklamo sen referenco estu forigita.--Salatonbv (diskuto) 06:39, 7 Jan. 2016 (UTC)