Diskuto:Listo de subŝtatoj de Meksiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jes, la esperantlingva vorto ŝtato ne tute egalas al la hispanlingva estado laŭ uzo en Meksiko (aŭ al la anglalingva state laŭ uzo en Usono), kaj la traduko subŝtato je unua rigardo facile povas aspekti stranga. Sed ĝi estas la bona traduko. Tial sencas akcepti la situacion, kaj nomi la artikolon laŭ modelo de ekzemple la artikolo Subŝtatoj de Brazilo "listo de subŝtatoj de Meksiko" (en aliaj vikipediaj lingvoj ĝi estas eĉ pli longe "listo de subŝtatoj de Meksiko laŭ nombroj de loĝantoj"). En dua paŝo diskuteblas/diskutindas, ĉu ne unuigi la tekston kun la samtema listo Subŝtatoj de Meksiko al unu listo...

ThomasPusch (diskuto) 13:40, 3 Mar. 2014 (UTC)

"subŝtato" aŭ "ŝtato"?[redakti fonton]

Eĉ se “subŝtato“ estas pli bona traduko ol nura “ŝtato“, la artikoltitolo mem kaj la plej granda parto de la artikolo uzas nur la vorton “ŝtato“. Uzi aŭ la unuan, aŭ la duan, sed havi ambaŭ kune, malgraŭ la klarigo, estas konfuze.

Ordo de la Ŝtatnomoj[redakti fonton]

La ordo de la ŝtatnomoj ŝajnas esti la sama kiel la ordo de la hispanaj nomoj. Ĉu oni ne ordigu ilin laŭ la Esperanto-ordo?