Diskuto:Listo de urboj de Francio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novaj kategorioj[redakti fonton]

Mi nuntempe ellaboras novan sistemon de kategorioj pri la francaj urboj kaj vilaĝoj.

Thomas Guibal 11:50, 11. Okt 2006 (UTC)

Nura problemo estas ke ne ĉiuj scias kie estas "Pas-de-Calais", ekzemple. Roberto 11:54, 11. Okt 2006 (UTC)
Vi ja pravas, sed oni ne povas havi la 36.000 francajn komunumojn en unu vasta, malpreciza "Kategorio:Urboj de Francio", kie nuntempe troviĝas grandegaj urboj samkiel etetaj vilaĝoj. Mi tial opinias, ke la "Kategorio:Gravaj urboj de Francio" estus bona kompromiso : tie oni povus rapide trovi la plej gravajn urbojn de Francio (t.e tiuj menciitaj en la artikolo Francio). Etajn komunumojn oni trovus en pli precizaj kategorioj. Mi verkos mesaĝon en la diskutejo pri tio ĉi-vespere. Thomas Guibal 12:00, 11. Okt 2006 (UTC)
Mi nur ne ŝatas vorton "grava", ĉar vilaĝeto eble estas malgranda, sed historie grava, ekzemple. Mi preferus "grandaj urboj", kaj difinus "granda" kiel urbo kun pli ol 500 mil loĝantoj, ekzemple. Kaj vi povus krei "kategorion vilaĝoj de Francio" Roberto 12:04, 11. Okt 2006 (UTC)
"Granda" anstataŭ "Grava" ŝajnas akceptebla al mi, do mi konsentas pri tio, kvankam 500 mil loĝantoj estas tro alta limo : nur 7 urboj estus en la kategorio ! Laŭ mi, la "grandaj urboj de Francio" povus esti tiuj videblaj sur tiu mapo (pli ol 100 mil). Cetere, mi ne ŝatus krei kategorion pri francaj "vilaĝoj", ĉar mi preferas la pli praktikan, pli juran vorton "komunumo" : en Francio, ĉiu urbo aŭ vilaĝo estas komunumo, ekde Parizo ĝis la plej eta vilaĝo. Oni do povas uzi la saman vorton por ĉiuj urboj/urbetoj, kaj tio estas granda avantaĝo. Mi tuj provos resumi tion ĉe la diskutejo. Thomas Guibal 14:26, 11. Okt 2006 (UTC)
Ĉu vere? Nur 7 urboj en Francio havas pli ol 500 mil loĝantojn? Bone, en Brazilo tiu estas mezgranda urbo, tie 13 havas pli ol 3 milionojn da loĝantoj... Sed, tiu ne gravas, nur difinu "granda" je 100 mil.Roberto 17:28, 11. Okt 2006 (UTC)