Diskuto:Lluís Maria Xirinacs

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anonima kontribuanto 80.58.205.34 faris ŝanĝojn sen pravigo. Mi ilin nuligas kaj petas, ke, okaze de malkonsento, oni uzu ĉi tiun paĝon, same kiel en ĉiu vikipedia artikolo.

> mi forigas la vorton 'pacema' ĉar laŭ la artikolo mem, tiu sinjoro apogis la terorisman agadon de ETA kaj tiel murdon de 800 homojn. Memoru ke vikipedio devas resti neŭtrala.

>> Tion ne asertas la artikolo. Xirinacs publike esprimis sin "amiko de ETA" citante Gandhi, laŭ kiu en batalo inter fortuloj kaj malfortuloj, se estas necese partianiĝi, tiam oni elektu la malfortulojn. Xirinacs, same kiel Gandhi, ja estis elstara pacisma aktivulo, kaj tial ĉiam agis per neporfortaj metodoj, eĉ en la lastaj jaroj de sia vivo, kiam li plu strikadis surstrate, malgraŭ fizika malfortiĝo post longaj sinsekvaj malsatstrikoj kaj polica batado. Sekve, mi reenkondukas lian pacisman aktivadon, ĉar ĝi estas esenca en la biografio kaj ĝi meritigis al la biografiito sinsekvajn proponojn al la Nobel-premio pri paco.

>>> Xirinacs estis amiko de tiuj kiuj forprenis per bombo la krurojn al 13-jara infanino nomata Irene Villa, survoje al la lernejo. Kaj lia kandidateco al la sufiĉe malprestiĝa Nobel-premio pri paco signifas nenio.

Krome, mi rimarkas, ke vi IP havas la saman sinsekvon 80.58.205, kie la antaŭa anonima kontribuanto. Se vi regule kontribuas, bonvolu aliĝi al la redaktoskipo de Vikipedio kaj subskribi viajn artikolojn. Via anonimeco, certere, ne estas tia, ĉar vi lasas spurojn en amaso da lokoj (kiel ekz. http://ttt.mondakalendaro.org/?q=node/174 ). Eta esploro evidentigas, ke estas malmultaj madridaj esperantistoj kun tiu IP-adreso: precize nur unu kaj plene kongrua kun la esprimita politika sinteno (cetere, ankaŭ ekstreme minoritata en la hispana esperanto-movado).

>>> Ĉu vi kredas vin detektivo, uleto?, Ĉu vi estas lingvo-policano?. Vi kredas ke vi malkovris gravan 'krimon' sed vi nur evidentigas la fuŝan ag-manieron de la estroj de Monda Kalendaro, kiuj publikigas privatajn anonimajn komentojn kun ties IP. Vi kaj viaj kolegoj devus honti pri tio se la esperantistaro scius...

kaj mi rekorektas la lastan fojon

PS. Mi ĝojas esti tiel fama en la kataluna movado D;. ---

Laŭ mia opinio, la vorto pacema ne estas la plej adekvata en la unua alineo. Liaj vortoj de apogo al ETA ne pravigas tion. Mi sugestas ke lia rilato al neperfortaj agadoj, ĉefe dum la hispana diktaturo, estu reliefigita en la priskribo de lia agado, sed ke samtempe oni indiku la polemikan karakteron de aliaj el siaj sintenoj. Tio pli konvenas por enciklopedieca artikolo. Tonyo 15:38, 18. Sep 2007 (UTC)

--- La diskurso de la polemiko, guto en oceano en la vivo de tiu nekredeble paca homo, ne apogas al ETA. Xirinacs deklaras sin amiko de ETA. Tion li pravigas per citaĵo de Gandhi: en konflikto pacema homo ne devas esti neŭtrala, oni devas amikiĝi al malpli forta kaj ofendito kaj malamikiĝi al forta ofendanto. Ĉu iu kuraĝus diri ke Gandhi estis malpacema homo? Cetere, tiuj vortoj kostis al li enkarcerigon kaj antaŭ la tribunalo li defendis sin citante: "Hispanaj tankoj estas tiuj, kiuj okupas Eŭskion. Neniu eŭska armilo volas konkeri Hispanion". Xirinacs agis pace, agresis neniun, sed en ĉiu momento diris kion li pensis sendepende de ĉu tio kostus al li malliberejon aŭ ne, mi aldonus do, ke krom pacema, temis pri libera homo. Li ĉiam batalis per neperforto kaj sukcesis plurfoje. Farri.

Dum 12 jaroj! okazis neniu solvo al akuzo de malneutraleco por la artikolo. Mi legis ĝin kaj ne trovis tion, do mi forigis la averton ĉar la artikolo montras nur certajn aferojn. Se tiuj malplaĉas al iu, tio signifas, ke iu ne ŝatas la faktojn, sed la artikolo ne kulpas pri tio.--kani (diskuto) 13:49, 8 jul. 2019 (UTC)[Respondi]