Diskuto:Luhanska provinco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Luganska provinco)

Luganska aŭ Luhanska[redakti fonton]

Hieraŭ Seminario movis paĝon Luhanska provinco al Luganska provinco anstataŭigante alidirektilon, kaj klarigis ke laŭ li "nur hungare estas tiele", ke la urbonomo transskribiĝus al latina alfabeto per "h". Tiom simple ne estas: jam la koncernaj intervikiaj ligiloj montras, ke en multaj latinliteraj lingvoj transpreniĝas la latinliterigo per litero "h". Al mi ŝajnas, ke la transskribo per "h" estas la nun internacie plimulte akceptita kutimo pri la ukraina lingvo, kaj la transskribo per "g" la nun internacie plimulte akceptita kutimo pri la rusa lingvo - do aspektas ke pli temas pri "lingva milito" ol pri simpla mistajpo, kiu forviŝindus per klarigo "nur hungare estas tiele". Sed laŭ la nuna politika evoluo mi ne prognozus, kiun statuson la ukraina lingvo en la regiono havos post jaro, do provizore tekste menciiĝu kaj la h- kaj la g-variaĵo kun klarigo kaj la artikola titolo konforme al la rusa transskribo laŭ mi nun povas resti "Luganska"... Sed ni ne konfuzigu la argumentadon. ThomasPusch (diskuto) 07:09, 14 Maj. 2014 (UTC)

"Slavserbio"?[redakti fonton]

Kion signifu la historia regiono "Slavserbio"??? Se mencii ĝin en la informkesto, bonus ankaŭ klariga artikolo! Kiel mi komprenas, la Kieva regno kaj la Granda Duklando de Litovio ne etendiĝis oriente ĝis tie, sed la Ora Hordo (1236-1502) certe regis la regionon mezepoke... ThomasPusch (diskuto) 22:48, 11 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

En la 18-a jarcento al tiu ĉi regiono transloĝiĝis kelk mil serbaj koloniistoj, formintaj aŭtonoman regionon en. Tiutempe la Rusia imperio aktive koloniis grandajn areojn, antaŭe malplenajn pro malsufiĉo de loĝantaro aŭ militaj minacoj (ĉefe de la Krimea ĥanlando). Tiucele estis invitataj eksterlandanoj, do venis miloj da germanoj, italoj, grekoj ktp. RG72 (diskuto) 04:10, 4 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Laŭ diskuto en la paĝo Vikipedio:Alinomendaj artikoloj kaj laŭ vortara referenco de 2015 la titolo hodiaŭ reŝanĝiĝis al la origina formo de la teksto: Luhanska provinco. Por ŝanĝo de la nuna titolo necesus nova diskuto en la supre notita paĝo, sed kun tute novaj argumentoj. Simpla ŝanĝo laŭ persona bontrovo ne permeseblas, post kiam jam oficiala diskuto okazis. ThomasPusch (diskuto) 22:15, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]