Diskuto:Luhansko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel estas nomata la urbo?[redakti fonton]

La urbo estis alinomigita de iu al "Lugansko" sen pridiskuto. Mi alinomigis reen, ĉar tiel ĉi ĝi sonas en la ukraina lingvo (en la rusa lingvo mankas sono "h", tial estas "Lugansk"). Kiu povas, aldonu fidindan fonton por decidi pri la ĝusta nomo. --Dima41 (diskuto) 19:20, 13 Jun. 2014 (UTC)

Laŭ diskuto en la paĝo Vikipedio:Alinomendaj artikoloj kaj laŭ vortara referenco de 2015 la titolo pri la provinco hodiaŭ reŝanĝiĝis al la origina formo de la teksto: Luhanska provinco. Tiu decido validas ankaŭ por la urbonomo. Oficiala referenco estas en la teksto. Por ŝanĝo de la nuna titolo necesus nova diskuto en la supre notita paĝo, sed kun tute novaj argumentoj. Simpla ŝanĝo laŭ persona bontrovo ne permeseblas, post kiam jam oficiala diskuto okazis. ThomasPusch (diskuto) 22:15, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]