Diskuto:Luzacio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interesa listo, la paĝo pri "historiaj sˆtatestroj de Cˆehˆio", sed ĝi tute ne rilatas al Luzacio kaj la soraboj, ĉu? Almenaŭ malpli ol listo de la subŝtatestroj de Silezio aŭ Brandenburgio aŭ Saksio, aŭ de la ŝtatestoj de Germanio aŭ Pollando, aŭ listo de la urbestroj de Cottbus aŭ Bautzen..

Eble mi simple ne jam vidas la teman ligon, tiukaze mi petus pri informo...

ThomasPusch 15:19, 12. Jun 2006 (UTC)

Mapoj kaj ceteraĵoj en la ŝablono[redakti fonton]

La ŝablono montras mapojn, ĉe kiuj estas nenia priskribo, kion ili montras. Ĉe la koordinatoj estas nenia priskribo, al kio ili ligas. Ĉu nekorektebla? Petr Tomasovsky (diskuto) 06:32, 24 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde novembro 2012 gluiĝas ĉi tie la ŝablono "sen fontoj" minacanta pri forpreno de la artikolo se ne aldoniĝas eksteraj referencoj. La kriterioj por elstaraj artikoloj starigitaj en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto en elstara artikolo estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio plurfoje rememorigis Marcos. Por tute normala artikolo la postuloj nepre ne rajtas esti pli altaj ol por elstaraj artikoloj. Do: Kiu dubebla aserto estas en la artikolo? Se ne notiĝas respondo al tiu demando, la ŝablono post 10 jaroj da minaco jam devas esti forprenata. Kompreneneble eksteraj referencoj ĉiam bonvenas. Sed efektive ne funkcias per minaco kaj ĉantaĝo elpremi ilin. ThomasPusch (diskuto) 07:44, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]