Diskuto:Maĥaĉkalao

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

esperantigo[redakti fonton]

Kial ne Maĥaĉkalo? Mi ne trovas fontojn por Maĥaĉkalao.--Salatonbv (diskuto) 13:13, 13 Mar. 2015 (UTC)

Ankaŭ mi unue pripensis solvon, sed tiu ĉi nomo estas formita de kaŭkazaj vortoj Maĥaĉ kaj kala, do -a ĉi-kaze estas parto de radiko. Pro tio mi sekvis ekzemplon de similaj esperantigoj kiel Limao.--RG72 (diskuto) 14:03, 13 Mar. 2015 (UTC)
Dankon pro via klarigo. Tamen, almenaŭ estas vortaro.esperanto.org kaj [www.esperapekino.com/monato/201104.doc] kiuj nomas la lokon Maĥaĉkalo, sed en la ret-serĉilo ne troviĝas Maĥaĉkalao. Do, eble via klarigo estas kritikebla proVP:OR, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 14:16, 13 Mar. 2015 (UTC)
Bone, mi konsentas. Mi mem preferus tiun ĉi formon kiel pli simplan, sed dubigis min ekzemploj kiel Limao, Uagaduguo ks. Do mi tute ne kotraŭas alinomadon al Maĥaĉkalo, se tio pli laŭas al gramatikaj reguloj kaj uztradicio. Mi nur volas atentigi, ke foje eĉ en tiaj eminentaj dokumentoj kiel listo de etnoj fare de esperanto-organizaĵo pri etnaj aferoj (eldoninto de Etnisto) estas uzata formo nencoj (paŭsaĵo de la rusa plurala formo) anstataŭ pli korekta nenecoj, kiu baziĝas sur la neneca singulara formo nenec. Do ni estu singardaj tiukampe.--RG72 (diskuto) 14:25, 13 Mar. 2015 (UTC)