Diskuto:Ŝvebotrajno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Maglevo)

Ĉu maglevo glisas?[redakti fonton]

Mi dubas pri tio. Bonvole komparu kun la difino de glisi en PIV. Ŝvebotrajno (anstataŭ glistrajno) estas taŭga vorto kaj krome plurajn fojon pli ofte uzata. Montanesko (diskuto) 12:45, 30 Jul. 2012 (UTC)

Montanesko tute pravas. Tamen indas atenti, ke nun en la esperanta vikipedio la vorto ŝvebotrajno estas uzata por iuj veturiloj kiel ekzemple la Ŝvebotrajno de Wuppertal, kiuj fakte estas pendotrajnoj kaj tute ne ŝvebaj (kvankam tiel povus ŝajni, se oni sub la trajno atendas relojn kaj radojn, kaj perceptas ke manke de subaj reloj la veturilo, vidata de sube, iom aspektas kvazaŭ ŝvebi, sed tiel ja klare ne estas - la trajno ja klare havas relon supre. La akronimo Maglevo tamen tute nekutimas kaj strangas en Esperanto: Do rekomendindas renomi la "pendotrajnojn" (ekzemple en Wuppertal, principe ankaŭ en Dresden kaj Memphis) "pendotrajnoj", kaj poste nomi la koncepton "maglevo" aŭ "glistrajno" "ŝvebotrajno". -- ThomasPusch (diskuto) 23:20, 16 Nov. 2012 (UTC)
PS: Kvankam en la germana lingvo kutimiĝis la termino "Schwebebahn", ankaŭ la germanlingva vikipedio atentigas pri al erareco de la esprimo, ekzemple en la artikolo "Schwebebahn Dresden": "Die Bezeichnung Schwebebahn ist technisch falsch, weil im Gegensatz zu einer Magnetschwebebahn ein ständiger Kontakt zwischen Fahrweg und Fahrzeug besteht." (teksto laŭ stato 2012-11-16)

Mi interkonsentas pri alinomigo de ŝvebotrajno al pendotrajno.Narvalo (diskuto) 06:14, 17 Nov. 2012 (UTC)

Por Por: . Wuppertal ricevu pendotrajnon, kaj maglevo fariĝu ŝvebotrajno / ŝvebtrajno. Taylor 49 (diskuto) 12:24, 12 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi eefktivigis la alinomigojn al pendotrajno de Wuppertal kaj ŝvebotrajno (la iom pli longa variaĵo kun meza "o" estas pli klare prononcebla, por eviti misprononcojn "ŝveptrajno" aŭ "ŝvebdrajno"). ThomasPusch (diskuto) 18:55, 12 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Multas malĝustaĵoj en ĉi tiu artikolo[redakti fonton]

Vere, mi iĝas tre malgaja pro ĉi tiu artikolo. Ekzemple: "La maglevo aŭ glistrajno fakte ne estas vera trajno." laŭ la PIV, trajno estas "Vagonaro kun [...] trakveturilo kun propra trakcio, laŭplane [...] entrafikigita inter stacioj". La Linimo, la Transrapido, la Inĉona Flughavena Maglevo, la Ĉangŝa Maglevo kaj la Superkonduktiva Maglevo, ĉiu Maglevo estas vagonaro kun trakveturilo kaj ili entrafikigas inter stacioj laŭplane.

"La veturilo ŝvebas 10 cm super la trako pere de magneta kampo." Jes, unu da maglevo faras tion, sed ĉiu Maglevo funkcas malsimile. Tio estas simile al "La Brita Relo Klaso 390 funkcas precize kiel la Pendotrajno de Wuppertal." Tio estas freneza.

Kaj ankaŭ: "Funkciado de la magneta propulso1" kaj "La trajno2 estas propulsita pere de lineara indukta motoro (LIM)." 1 de la Transrapido 2 la Linimo.

La GIF-o nur montras la funkciado de la Transrapido, kaj nur la Linimo funkcias per linea indukta motoro (kaj eble ankaŭ la IFMo kaj la ĈMo, sed mi ne scias, tio jam ne estas facile prenebla.)

Ĉi tiu artikolo simple diras "ĉiu maglevo estas precize simila." (tion skribis, je 17:43, 6 jan. 2016,‎ vikipediisto EratoNysiad)