Diskuto:Makedonio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial "Ameriko" k "Usono", "Izraelo" k "Israelo", Esperanto havas du nomon kiuj distingas la antikva regno, la regiono, k la slava ŝtato. La moderna ŝtato estas "Makedonio" kun ko, sed antaŭ ĝia sendependiĝo oni parolis pri la regiono (k la antikva regno) de "Macedonio/Macedonujo". Kwamikagami (diskuto) 18:05, 26 Aŭg. 2015 (UTC)

Jes, historie estis tiel en la vortaroj de Esperanto, kvankam origine la regiono malnovgreke nomiĝis Makedonia (ekzakte Μακεδονία, do Makedonía) kun κ, kaj nur ekde la fondiĝo de romia provinco Macedonia ricevis la latinan literon "c". Tio pli bone ol kun Ameriko kaj Usono kompareblas al la greka insularo Cikladoj (greke Κυκλάδες, Kiklades, respektive greke Νομός Κυκλάδων, Nomós Kikladon, esperanta nomo kun komenca "c" - kaj ne "Kikladoj" - laŭ PIV), kie venkis "c", kaj pri insulo Kipro (ne Cipro), kie venkis litero "k". Tamen mi perceptas ke ekde la disfalo de Jugoslavio kaj de la socialisma orienta Eŭropo en Esperanto iom post iom formoj kun litero "k" ankaŭ kutimiĝas por la historiaj kaj nuntempaj grekaj kaj bizancaj ŝtatoj, kiuj antaŭe latinece en Esperanto nomiĝis "Macedonio". Tio bone eblas ekde 2019 per la diplomatia interkonsento distinge nomi la slavan respublikon "Nord-Makedonio" kun ĉiuj esperantlingvaj gramatikaj variaĵoj (adjektivigo, adverbigo, aldono de diversaj afiksoj). ThomasPusch (diskuto) 06:57, 25 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]