Diskuto:Malesio
Ĉu estu "Malezio"? Unuopa S inter vokaloj en la latina ĝenerale respondas al Z, ne S, en Esperanto: passer, pasero; miser, mizera. Notu, ke estas Z en la latva kaj la litova, laŭ Vikipedio. Aliflanke, ĉar la vorto "Malesia" eĉ ne troviĝas en Oxford English Dictionary, eble estas iom vane cerbumi pri ĝia esperantigo.