Diskuto:Malgranda ansero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ peto de Multkolorbirdo mi korektis kelkajn aferojn. Anstataŭ migranta birdo mi ekz. preferas la vorton migra birdomigrobirdo (ĉar -anta iel havas dumtempan signifon). (Pri aliaj migraj birdoj ni Eŭropanoj nepre atentu, ke en aliaj regionoj la birdoj ne migras suden, sed norden ;-))

Eta malklaraĵo: fidela al edzo. Ĉu ankaŭ la edzo estas fidela al la edzino? Se jes, ni ŝanĝu tiel: Paro normale dum la tuta vivo restas kune.

Min iom ĝenas, ke en la librolisto aperas nur germanlingvaj titoloj. Ĉu iu el vi konas esperantlingvajn fakverkojn? Se ne, la germanlingvaĵoj eble estas pli bone ol nenio.

Ĉiukaze pli kompetenta provleganto ol mi sendube estus persono, kiu profesie aŭ hobie okupiĝas pri birdoj. Amike, --Unukorno 19:20, 22. Jan 2004 (UTC)

Ho, mi forgesis rigardi la germanlingvan artikolon. Do, morgaŭ mi daŭrigos. --Unukorno 19:23, 22. Jan 2004 (UTC)