Diskuto:Malnov-Sankt-Johano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial esperantigi ?[redakti fonton]

Esperantigo de tia malgranda urbo ŝajnas al mi sufiĉe dubinda. Ĉu lokaj esperantistoj uzas ĝin ? Thomas Guibal 10:45, 14. Mar 2008 (UTC)

La esperantlingva nomo de Malnov-Sankt-Johano havas fakte longjaran tradicion en la Esperanto-Movado: En tiu-ĉi loko okazas regule familiaj renkontiĝoj de Esperanto-Societo Zuriko kaj en Svisa Esperanto-Revuo kaj aliaj organoj kaj sur la aliĝiloj de tiu-ĉi renkontiĝo tial la nomo jam antaŭ jaroj estis enkondukita kaj utiligita. Estas efektive, kiel vi cetere konstatas kune kun analogie Nov-Sankt-Johano la ununura nomo esperantigita en la tuta regiono (krom nature la regionnomo Togenburgo mem. DidiWeidmann 15:34, 15. Mar 2008 (UTC)
Dankon pro viaj klarigoj. Thomas Guibal 15:38, 15. Mar 2008 (UTC)
Mi cetere ĵus fosis en niaj arkivoj: La nomo do estis esperantigita jam antaŭ preskaŭ 100 jaroj - tiam en najbara vilaĝo Ebnat-Kappel (en la jaro 1910) ekzistis laborista Esperanto-Grupo ĉirkaŭ la fervojisto Emil Zuberbühler, kaj en tiu epoko aperis la unuan fojon esperanta formo de Malnov-Sankt-Johano sub foto pri ekskurso de Esperanto-Societo Zuriko. Kiu estis la inventisto de la Esperanto-nomo ne estas klara, estis eventuale Karl Jost.DidiWeidmann 15:50, 15. Mar 2008 (UTC)