Diskuto:Malpruvebleco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi Ludoviko volis titolo FALSEBLECO dum erare titolis FALSISMO. Ĉu eblas korekti? Ludovica

Jes, eblas ŝanĝi la nomon de artikolo. Sed mi opinias, ke falsebleco estas same erara kiel falsismo; "falsebla" estas ekzemple monbileto, ĉar oni povas produkti falsan, similaspektan. Ĝusta vorto por la koncepto estas malpruvebleco, do la ebleco pruvi, ke io estas malvera. Refutebleco estas simila, sed ne tiom preciza. – Umbert' 19:15, 1. Mar 2010 (UTC)
Mi ĵus volis en artikolo aldoni internan ligon al la artikolo "falsado" (trompa kopiado de ajna valora objekto), kaj tre miras alveni ĉi-tie. Evidente artikoleto pri la temo "falsado" tute ankoraŭ ne ekzistas, sed nun la titolo "falsado" kaj "falsismo" estas okupitaj per tiu-ĉi filozofia teksto. Mi emas plene aliĝi al la propono de Umbert' pri prefero de titolo malpruvebleco por tiu-ĉi filozofia teksto, kaj aranĝas alinomigon, por ke la titoloj "falsado" kaj "falsaĵo" estu liberaj, kaj titolo "falsismo" por evito de ajnaj miskomprenoj laŭ mi tute ne estu uzata (PIV en ĉapitro "fals/" ne antaŭvidas ĝin, kaj mi ne vidas nepran neceson aŭ alilingvan ekvivalenton de ĝi). --ThomasPusch (diskuto) 21:58, 17 Jul. 2013 (UTC)

Ĉu "refutebleco" ne estus pli taŭga elekto por la kapvorto?[redakti fonton]

Mi havas fortan impreson, ke refutebleco estas almenaŭ same taŭga kiel malpruvebleco. Fakte, ĝi ŝajnas preferinda, ĉar ĝi estas pli etimologie rekonebla kaj ne havas kroman ambiguecon de malpruvebleco, kiu ja povas esti misinterpretita kiel mal-pruvebleco. Kion kolegoj opinias pri tio ĉi? Ĉu ni konsideru alinomadon? Amike, Filozofo (diskuto) 14:35, 23 okt. 2020 (UTC)[Respondi]