Diskuto:Manuel Valls

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi ne ĝustas skribi, ke li estas "de hispana deveno". La patro sendube estis kataluno vivinta en Barcelono, do en la suda parto de Katalunio nun apartenanta al la hispania reĝlando, kaj la familia nomo klare ne estas hispanlingva, sed katalunlingva. Skribi ke li estas "de hispania kataluna deveno" estus ĝuste, sed sonus komplikete; tial mi simple skribas "de kataluna deveno". ThomasPusch (diskuto) 09:29, 6 Apr. 2014 (UTC)

Se vi iomete komprenas la hispanan, bonvolu legi la sekcion "Biografía" de la koresponda artikolo es:Manuel Valls (político). --Dominik (diskuto) 12:05, 6 Apr. 2014 (UTC)