Diskuto:Mao Zedong

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Granda Rudristo ??? Ĉu remisto? Mi pensas, ke 'rudristo' estas ĝusta, sed eble 'piloto' estus pli bona. Tamen, mi ne scias la ĉinan.

Jes finfine tion kontrolu ĉino! Mi tamen anstataŭigis "rudristo" per "stiristo". Montanesko 16:33, 16. Jun 2005 (UTC)

Mi ampleksigis la artikolon tradukante el la angla versio. En mia opinio la plej granda parto de la biografio (ekde kiam Mao iĝis la ĉefa reganto) estas tro negativa, tio estas kontraŭmaoisma, kun referencoj devenaj de usona bibliografio. Mi supozas, ke la plej parto de negativeco de la diktaturo estis pli malpli prava; sed mi supozas ankaŭ, ke oni silentigis la pozitivajn aspektojn de la maosima revolucio. Se iu pretas pliampleksigi tiun mankon, mi supozas, ke plej taŭga maniero, anstataŭ forigi jam enmetitajn asertojn, estas aldoni la pozitivajn faktojn: ampleksigo de legoscio, forigo de malegalecoj, kunlaboro kun triamondaj movadoj ktp.--kani (diskuto) 23:22, 17 jul. 2021 (UTC)[Respondi]