Diskuto:Maria Tereza de Aŭstrio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Maria Tereza estis ... kaj Imperiestrino de la Sankta Romia Imperio" ESTAS SENSENCA ASERTO[redakti fonton]

ĉar kiel "imperiestrino" ŝi estis konsiderata erare. Legu historiajn studojn kaj ne ridindigu la Vikipedion kaj la internacian lingvon. Neniu virino havis la titolon, respektive la plenuman fukcion, Imperiestro. Se iuj lingvoj (ekz. la ĉeĥa lingvo) ne kapablas distingi inter "reĝino" (virino en la rango aŭ funkcio de reganta reĝo, kiu Maria Tereza, la filino de Karolo la 6-a, vere estis) kaj "reĝ-edzino", tiam oni ne transportu tiun eraron al la internacia lingvo, kiu estas pli perfekta (same kiel ekz. en tiu ĉi punkto la germana) por distingi la du sencojn de la ĉeĥaj vortoj "královna"(=reĝino) kaj "císařovna"(=imperiestrino). Vi devus scii, ke Petro konstante tradukas el unu sola nefidinda historia libro (kies aŭtoro estas nefidinda historiisto el la komunisma epoko de Ĉeĥoslovakio). Ekzistas ne nur pli fidindaj alilingvaj studoj pri la tempo de Maria Tereza de Aŭstrio, sed ankaŭ historiaj studoj de nuntempaj ĉeĥaj profesoroj de lastaj 10 jaroj (sufiĉas nur serĉi en la retejoj de ĉeĥaj universitatoj kaj ties bibliotekoj). Simple dirite: la (unusola) ĉeĥa reĝino Maria estis samptempe regantino de la Aŭstria-Hungaria dinastio laŭ la Pragmata Sankcio de ŝia patro la Imperiestro Karolo la 6-a. Kiam Francisko la 2-a (Imperiestro de Sankta Romia Imperio) rezignis 1806 (kaj fakte dissolvis la Sanktan Romian Imperion) li estis kronita kiel la unua Imperiestro de la t.n. Aŭstria-Hungaria Imperio. Ankaŭ pro tio estis Maria Tereza konsiderata erare "imperiestrino", ĉar la Aŭstria Imperio en ŝia tempo ankoraŭ ne ekzistis. Ĉio ĉi okazis inter la jaroj 1742 kaj 1792. Ankaŭ pro la interregno 1740-1742 (kiam Eŭropaj reĝoj ne kapablis elekti sian Imperiestron de la Sankta Romia Imperio, kiu fakte estis nur honora titolo, kiel ekz. "Eŭropa Prezidanto") estis la Regantino de Habsburgaj heredaj teritorioj, Maria Tereza de Aŭstrio erare konsiderata "imperiestrino". Ŝi estis nek "romia imperiestrino" nek "aŭstria imperiestrino".

Maria Tereza de Aŭstrio vere estis:
1-e: la filino de Imperiestro Karolo la 6-a
2-e: la ĉeĥa reĝino (kaj pro la funkcio de "Reĝo de la Landoj de la Ĉeĥa Krono" ŝi estis princo-elektanto), kiu povis per sia princ-elekta voĉo helpi elekti ŝian edzon, Franciskon la 1-an Stefanon de Loreno, Imperiestro. Pro tio ŝi estis Imperiestr-edzino. En tiu tempo Karolo la 7-a Bavaria lasis sin proklami neleĝe kiel ĉeĥa kontraŭ-reĝo (Karolo la 3-a de Ĉeĥio), kiam li 1742 okupaciis duonon de Ĉeĥio, kiam Maria estis inter 1740-1780 laŭleĝa reĝino de Ĉeĥio. Ŝia edzo Francisko estis reganta Imperiestro inter 1745-1765.
3-e: patrino de Imperiestro Jozefo la 2-a (Imperiestro ekde 1764); tiam la fakta regantino de la heredaj teritorioj estis plu Maria Tereza, dum ŝia filo Jozefo estis Imperiestro, sed en hejmaj landoj li estis nur kun-reganto; Jozefo la 2-a estis kronita kiel fakta reĝo de Ĉeĥio, reĝo de Hungario, duko de Aŭstrio ktp. nur post morto de lia patrino Maria en 1780.

La historio rilata al la vivo de Maria Tereza estas tre interesa. Tiutempe estis starigita la franca Imperiestreco (Napoleono Bonaparte ekde 1769) kaj la germana Imperiestreco (Vilhelmo la 1-a ekde 1871). Franca kaj germana-prusa armeoj invadis Ĉeĥion de Maria kaj duono de la lando estis dum mallonga tempo okupaciita. Sed la reĝino Maria helpe de la aŭstriaj-hungariaj armeoj denove dum duonjaro liberigis de la du malamikaj tiamaj grandpotencoj kaj renovigis la damaĝitan Ĉeĥion.

La ĉeĥa Reĝino Maria (la aŭstria Regantino Maria Tereza), miaopinie estis ne nur tre bona politikistino, sed el vidpunkto de la Eklezio ŝi povus esti proklamita Sankta, simile kiel Karolo la 1-a (Aŭstrio), Karolo la 3-a de Ĉeĥio (la lasta ĉeĥa reĝo ĝis 1918). Valoras do detale studi la historion. Kaj ne valoras senkompetente ludi kun la internacia lingvo.

--Jan 11:00, 9. Okt 2010 (UTC)


Pri tiu persono jam ekzistas la artikolo Maria Terezo de Aŭstrio. Mi komprenas, ke vi preferas alian nomon, sed kial vi ne ŝanĝas la nomon de ekzistanta artikolo kaj pluverkas? Aŭ ĉu vi ne serĉas ekzistantan artikolon antaŭ ekverki?

Mi ne volas riproĉi vian diligentan laboron, tute male mi trovas ĝin tre laŭdinda, sed vi ĵus same faris pri Zigmundo la 1-a, pri kiu jam ekzistis la artikolo Sigismondo de Luksemburgio. Ni laboru unu kun la aliaj, ne kontraŭ. Ĉu?

Kolegajn salutojn, -- Umberto 18:36, 27. Mar 2005 (UTC)


Saluton Umberto,

mi tre estimas vian opinion, sed mi jam ne volas serĉi artikolojn, kiuj nenion diras al mi. Mi ne ŝatas artikolojn de tipo, ekz. NULO HAVAS FORMON DE CIRKLO, KIU FALIS. Por kio kaj por kiu estas tiaj "artikoloj"? Vi eĉ ne scias, kiomfoje mi ŝanĝis nomojn de ŝtatestroj, unue mi skribis ilin per romiaj ciferoj, poste per arabaj ciferoj, nun mi uzas nomojn, kiuj estas skribitaj en artikolo Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio. Bonvolu ne koleri, sed mi ne plu ŝanĝos ilin. Iuj preferas tian nomon, aliaj denove alian nomon. Mi ŝatas literaturon de faktoj kaj ne artikolojn de stilo "kion kaj kiom mi rememoros", kiel skribas iuj el ni.

Do tia estas mia opinio al ekzistantaj artikoloj kaj ties serĉado.

Salutas vin kaj belan laboron deziras Petro.

Dankon pro via opinio. Tamen la antaŭa nul-artikolo enhavis ekzemple intervikiajn ligilojn. Vi decidis ne transpreni ilin, same kiel la mencion de la "Pragmata Sankcio". Salutojn, Umberto 22:41, 27. Mar 2005 (UTC)
Kara Petro, dankon pro viaj klaraj vortoj. Verkante la artikol-stumpon pri Maria Terezo de Aŭstrio mi ja konsciis, ke ĝi estas stumpo, sed mi ne konsciis, ke ĝi estas eĉ ne inda je plibonigo. Certe do estas pli bone, ke estonte mi ne verku novajn artikolojn.
Sed ĉu vi opinias, ke verkado de paralelaj (eĉ se sendube pli bonaj) artikoloj estas taŭga maniero montri vian justan indignon pri stultaj kolegoj? Eĉ se la enhavo de artikolo tiom naŭzas vin, ke vi ne volas modifi ĝin, vi ja povas forigi la tutan enhavon kaj reverki. Se eĉ la nomo ne plaĉas al vi, metu transdirektilon. Sed la ekzisto de pluraj artikoloj pri la sama persono aŭ temo malfaciligas la uzon de Vikipedio (en mia humila opinio). -- Ismo 11:51, 28. Mar 2005 (UTC)

Mi opinias ke oni tamen ne lasu du artikolojn pri la sama persono, kaj ke do oni redirektigu unu al la alia kaj kunfandigu ambaŭ. Cetere, mi preferas ke oni uzu la internacian nomon Tereza.

Alia sugeston: oni aldonu la landon al la nomo de la reĝo. Ekzemple, pri la reĝo Karolo la 3-a, mi sugestas ke vi aldonu de Ĉeĥio au (Ĉeĥio), aŭ kion vi konsideru ĝusta. Ekzistas aliaj reĝoj kun la sama nomo kaj numero, inter ili unu hispana kaj, mi pensas, unu angla.

Kaj fine, se la reĝo estris super pluraj landoj, konvenus elekti la plej konatan titolon, kaj la ceterajn redirekti al tiu ĉi. Tion mi faris pri la reĝo Karlo la 1-a (Hispanio), imperiestro Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio).

Salutojn -- Vikipediisto:Tonyo


Propono - Konsideru[redakti fonton]

Mi proponas krei novajn artikolojn pri personoj (reĝoj, imperiestroj ktp.), kies nomo estas la sama eĉ kun la cifera diferencigo, tiel, ke ni havu sole unu artikolon pri tiu persono kaj nur en tiu ĉi artikolo skribi pri ĉiuj tiaj personoj aŭ alfabete laŭ landoj, reĝlandoj ktp. aŭ en vico laŭ enmeto de artikolo. En tiu ĉi artikolo poste estus enmetitaj ĉiuj tiaj personoj, do ekz. "reĝo ikso" el lando "a". Sub li estus alia persono de la sama nomo, sed skribita "reĝo ikso" el lando "b" ktp. Ligiloj poste estus nur al reĝo kaj en artikolo legonto trovus konkretan personon. Mi opinias, ke tio estus pli bona maniero, ol serĉi imperiestroj, post kies nomoj estas enkrampe skribita lando. Ne ĉiu scias, en kiomaj landoj vivis reĝoj de la saman nomo.

Kaj ankoraŭ unu mia rimarko: Maria Terezo estis ankaŭ virino el Albanio, nomata patrino Terezo. Mi volis diferenci inter ili - Maria Teresia kaj Maria Terezo. Ĉu estus bone skribi pri patrino Terezo kaj ligi al: Maria Terezo de Aŭstrio?

Salutas Petro. 28. Mar. 21:17. (UTC)

Ekzistas alia ebleco: en tiu komuna artikolo fari liston de la diversaj reĝoj, kiu taŭgus kiel apartigilo. Poste, tiu ligu al individuaj artikoloj.

Unu sola artikolo por diversaj personoj tro pezigus la tekston kaj naskus miskomprenojn. Tamen, la ideo pri komuna listo povas solvi ambaŭ problemojn.

Salutojn, Vikipediisto:Tonyo

Amikoj, saluton[redakti fonton]

Bonvolu pripensi: en Esperanto oni transprenas nomojn FONETIKE, pro tio, ke estus la ortografio "kiel vi aŭdas, tiel vi skribas" - ĉu ne? Kiel oni prononcas "Marie Teresie"? - mi opninias, ke en plimulto da lingvoj oni prononcas [Marije Terezie] - tial mi proponas sanĝi la nomon de la artikolo al Maria Terezia. Ĝis la --Jan 10:14, 6. Jun 2005 (UTC) pli korekte estus paroli (kaj skribi) pri Maria Terezia (fonetika transpreno)

Komento pri MARIA TERESIA fare de Petro en ĉeĥa diskut-paĝo de Jan[redakti fonton]

(ĝi ja devus esti tie ĉi, ne en la ĉeĥa vikipedio) Maria Teresia Bonvolu ĉesi "korekti" en eo:Vikipedio indikojn pri Maria Teresia. Mi verkis ĉiujn indikojn laŭ novajn librojn kaj ĉie estas notite, ke ŝi estis reĝino ĉeĥa. Do, se vi ne kredas al mi, vi povas memkompreneble verkontroli tion kaj poste ni povu diskuti pri ŝi. Kio rilatas pri uzado de ŝia nomo - Maria Teresia aŭ Maria Terezia, vi eble misrigardis, en kiomaj lingvoj ŝia nomo estas uzata kun litero "S" en la nomo. Vi mem skribis, ke vi ne tro orientiĝas en historio. Bonvolu do unue serĉi en literaturo. Se vi denove volos krei "NOVAJN" artikolojn pri historiaj ŝtatetstroj de Ĉeĥio, bonvolu unue rigardi kaj bone legi tiun ĉi artikolon en eo:Vikipedio, kie mi kontribuis pri ŝtatestroj ekde Přemyslidoj ĝis nuntempaj prezidentoj de Ĉeĥio. Mi opinias, ke mi skribis tre multe da artikoloj pri la tuta Ĉeĥio, eĉ kiam neniu helpis min. Ŝajnas al mi do strange, ke nun venas iu, kiu volus min "korekti". Kio rilatas al via demando, se mi kontribuas ankaŭ en ĉeĥa vikipedio, mi respondas:tute ne, absolute "sufiĉas" al mi, ke mi senpage laboras en eo Vikipedio. Mi do ne scias, kial mi estus subtenonta senpage ankoraŭ ĉeĥan vikipedion. Do ankoraŭ unufoje: se vi volos venontfoje korekti ion en miaj artikoloj, bonvolu unue legi pri viaj korektotaj indikoj en literaturo! Petro 8. Jun. 10.10 (UTC) (fino de Petraj komentoj)

Maria Terezia ja ESTIS ĉeĥa reĝino[redakti fonton]

tion mi ja ne neglektas. Mi nur protestas, ku ŝi estus nomata "imperiestrino de Sankta Romia Imperio" - pri tio mi protestas, KAJ ARGUMENTAS, ke en aliaj wikipedioj oni tion diras. Mi ne tuŝas aliajn faktojn, kiujn vi tre diligente kaj bone kompilis pri diversaj historiaj faktoj pri Ĉeĥio en Esperanto. TRE BONE - sed tiuj ĉiuj informoj estu en kongruo kun aliaj vikipedioj. Tre simpligite - KONSIDERU, ke imaginare, en aliaj 138 naciaj vikipedioj (kiujn vi ne subtenos) ONI ASERTAS, KE DU + DU = KVAR, kaj en nia ŝatata esperantista izolita kara vikipedio oni asertus en Esperanto, ke DU + DU = KVIN. Ĉu ne estus ridinde? Niaj informoj en Esperanto NEPRE DEVAS esti en kongruo kun informoj ĝenerale (tutmonde) akceptataj. Por ke la e.wiki estu pli sukcesa ol la aliaj 138 naciaj vikipedioj, ESTUS DEZIRINDE, ke nia eo.wiki ESTU PLI INFORMATIVA, tio signifu KUN PLI DA INFORMOJ, kaj KUN PLI DA EKSPLIKOJ, kun PLI DA DIVERSAJ VIDPUNKTOJ (por kaj kontraŭ), simple PLI FIDINDA. Se nia Esperantistaj informoj diferencos disde la informoj en aliaj lingvoj, la Esperanto-vikipedio ne estos pli fidinda. Esperanto ne estu nur ludilo por fervoraj esperantistoj, ĝi estu rimedo por OBJEKTIVA KAJ FIDINDA INFORMADO. Do nur tin mi volis al vi komuniki, kara amiko Petro. Ni nepre devas rigardi ankaŭ la rilatajn informojn en aliaj vikipedioj. En mia rimarko Teresia versus Terezia mi volis substreki, ke laŭprononce estus eble pli konvena elekto "Terezia". VI PRAVAS, en multaj lingvoj oni skribas Teresia - sed en Esperanto eble pli prefere Terezia, ĝuste pro la fonetika principo. Ĉu oni en Esperanto uzas ekz. presidento, aŭ universitato? Kun amikaj salutoj --Jan 10:34, 8. Jun 2005 (UTC)


Ŝi NE estis "imperiestrino de Sankta Romia Imperio"[redakti fonton]

ĉar la kurfirstoj - la princoj-elektantoj ŝin NE elektis tia. Aliaj cirkonstancoj de la stato "Romia Imperiestro" estis:

- elekto de la Roma popolo per roma rreĝo
- agnosko fare de la papo, kiu kronis tiun (germanan) reĝon kaj proklamis lin (neniam iun virinon) la imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

ĈU IO TIA OKAZIS EN LA KAZO DE MARIA TEREZIA? NE, eĉ se ŝi mem nomis sin tia, ne eĉ se iuj en la Germana (Habsburga) regno nomis ŝin tia - ŝi ja heredis la Habsburgan regnon, sed la titolon de "romia imperiestrino" ŝi ne heredis. ŜI NE ESTIS OFICIALE TIA PROKLAMITA. --Jan 06:25, 14. Jun 2005 (UTC)

Estas tre admirinde, kiel vi estas obstina. Ĉu vi estas tiom maldiligenta por tio, por ke vi iru en bibliotekon kaj tralegu ion pri Maria Teresia? Via obstineco ŝajnas al mi jam nekonvena. Kiam vi estos tradukinta tiom da ampleksaj artikoloj, poste ni povu diskuti. Dum vi kreas ĝermojn kaj eĉ tiuj estas malĝuste nomitaj (la via "Alexander Dubček"; ĝuste: Alexander DUBČEK). Eble vi ne scias, ke esperantistoj skribas familiajn nomojn per majuskloj. Se ne, bonvolu demandi aŭ rigardu bone en eo:Vikipedio. Nun vi estas por mi nur komencanto (bedaŭrinde vi ne estas ĉi tie sola), kiu ne scias, kiel prezentiĝi. Se artikolojn kontribuos tiuj ŝercemuloj, kia estas certe vi, poste hontu! Memoru, ankaŭ mia pacienco havas limojn! Petro 14. Jun. 2005 08:34 (UTC)

Kara Petro![redakti fonton]

En bibliotekoj estas diversaj libroj. Provu legi ankaŭ tiujn, kiuj diras, ke Maria Terezia NE estis ia ajn imperiestrino. Serioza enciklopedisto (kiu vi certe volas esti) ĉe kontroverzaj artikoloj diras ĉiujn faktojn POR kaj ĉiujn faktojn KONTRAŬ unu apud la alia. Vi INTERPRETAS la historion, ke Maria Terezia ESTIS la imperiestrino de la Sankta Romia Imperio, kvankam ĝi laŭleĝe tiutempe NE ESTIS tia. Se vi tiun ĉi fakton ne mencias, vi ne estas serioza homo. --Jan 11:20, 14. Jun 2005 (UTC)

Kaj krome, Petro, necesas legi pri la historio ne nur en unu sola lingvo.
Nepre necesas, ke vi kontrolu viajn historiajn informojn en pluraj lingvoj.

--Jan 11:22, 14. Jun 2005 (UTC)

Pardonu mian malklerecon[redakti fonton]

Mi vidas ke oni multe diskutas kaj kverela pri tiu Maria Teresia, sed kiu ŝi estis? Mi scias ke ŝi estis filino de (al mi) ne konata genobluloj, edzino de aliaj nobluloj kaj patrino de aliaj nobluloj, sed krom tio, ŝi vere faris ion gravan en historio? En la artikolo mi vidas ke ŝi vojaĝis, ktp, sed, legante la artikolo, ŝi ŝajnas al mi nur ujo de noblaj beboj (kiuj al mi ankaŭ estas preskaŭ nekonataj homoj). Pro tio mi sincere demandas: kiu ŝi estis? Ĉu ŝi havis historian gravan rolon? Roberto 11:23, 14. Jun 2005 (UTC)


ŝi havis tre pozitivan rolon de saĝa regantino en la Eŭropa regiono. Vere ŝi estis tre klera kaj por diplomatio kaj por direktado de la dinastio tre talenta virino. --Jan 07:04, 15. Jun 2005 (UTC)

Mi petas revenu al la lasta versio (pri la koitado vi syercas, ĉu ne?) kaj aldonu ==Literaturaj fontoj== kaj, mi petas denove, aldonu precizajn indikojn, el kiu historia libro vi prenis la datumojn, ke Maria Terezia "estis romia imperistrino" - nomon do la aŭtoro, precizan ĉeĥan titolon (kaj tradukon en Esperanton) kaj kiu eldonejo eldonis la libron, kaj ISBN. --Jan 07:04, 15. Jun 2005 (UTC)

Mi estis atakita de vi, Johano![redakti fonton]

Mi volis plu jam ne reagi, sed vi devigas min al tio!

La indikojn pri Maria Teresia mi uzis el libro, el kiu mi verkis ankaŭ ĉiujn ceterajn historiajn ŝtatestrojn de Ĉeĥio. Ĉu ne estas interese, ke aŭtoro de la libro erarus sole pri Maria Teresia? Ĉu vi malamas ŝin (Marion Teresion)? Kia reginto "ne ekplaĉigos" al vi venontfoje? Mi estis atakita de vi, Johano, kaj mi defendos min. Mi sentas min esti senkulpa, mi havas nenion por klarigi al vi. Se vi ne kredas, estante tiel obstinega, vi mem serĉu en libroj. En ĉeĥa vikipedio vi skribas, ke vi estas teknikisto kaj en historio vi tro ne orientiĝas. Do zorgu pri tekniko kaj historion lasu trankvila! Laŭ viaj kelkaj artikoloj mi komencas dubi pri via sano, jen - la artikolon Regiono Hlučín vi tradukis kiel Hlučín, kiun vi ligis al la ĉeĥa vikipedio. Sed ne timu, mi korektis tion. Vorto tien, vorto ĉi tien. Tio estas certe indiferenta por vi. Vi mem verkas ĝermojn kaj la aliajn vi volus "ĝermigi" aŭ eble "stumpigi". Vi volas malkovri ion, kio jam estis malkovrita. Vi estas homo, kiu scias nur kritiki. Montriĝu kaj verku artikolon pri ia historia evento, kie oni uzas arĥaikintajn vortojn aŭ vortojn de historiaj nomoj kaj ilaro, kies signifon kaj uzon hodiaŭ jam pluraj eĉ ne konas (ekz. via "kurfirsto" signifas princo-elektisto, via "linko", per kiu vi markis retmesaĝon anstataŭ besto "linko"). Vi ekmiros, kia estas tia laboro de tradukinto, tradukisto (elektu mem, kio vi estas).

Ankoraŭ unu noto: kiel longa devas esti artikolo, por ke ĝi ne estu stumpo?

Petro 15. Jun. 2005 09:14 (UTC)

Pripensa afero[redakti fonton]

Mi, vere, malmulte scias pri Maria Teresia, kaj ne emas skribi pri ŝi. Ŝajnas al mi ke ŝi estis iom grava en centra Eŭropo, sed, mi garantias al vi, de ĉi tie kie mi vivas ŝajnas ke ne valoras la penon la peza diskuto inter vi. Mia intenco estas montri ke la artikolo estas malklara, eble vi devas komenci ĝin per paragrafo kun resumo de ŝia vivo kaj klarigo de ŝia graveco al Centra Eŭropo. Al ne eŭropano, Brazilanoj, Japanoj, ktp. tio vere ne estas klara.Roberto 09:46, 15. Jun 2005 (UTC)

Nekredemulo![redakti fonton]

Jen estas almenaŭ unu retadreso pri Maria Teresia: Marie Terezie ĉeĥe Vi trovos tie skribita krom alia římskoněmecká císařovna, česká a uherská královna... (mi tradukos en Esperanton tiujn titolojn ankoraŭ unufoje: romia imperiestrino, ĉeĥa kaj hungara reĝino...)

Sed tio ne estas fonto, el kiu mi ĉerpis. Tio estas unu el multaj fontoj pri ŝi. Se vi diligente serĉos, vi trovos ankaŭ aliajn miajn informojn konkrete pri ŝi. Fartu kiel ajn vi volas! Petro15. Jun. 2005 10:36 (UTC)


Literaturo-traduko[redakti fonton]

La indikita ĉeĥa interreta fonto estas persona paĝo de juna knabino, kiu en siaj tekstoj parolas prí knabinaj kaj virinaj aferoj. Jen la preciza traduko, sur kiu bazigas Petro sian aserton, ke Maria Teresia ja estis „imperiestrino romia“ (eĉ se li en la diskuto parolis pri „lastaj historiaj libroj“ – do mi petis literaturajn indikojn, por ke mi povu ankaŭ legi):

„Marie Terezie“ – 13.5.1717 Vieno – 29.11.1780 Vieno – la filino jak heredantino de la Imperiestro Karolo la VI-a; romia-germana imperiestrino, ĉeĥa kaj hungara reĝino, aŭstria arĥidukino (1740-1780), iliaj (sanktaj) patroninoj estas ----- Maria kaj sankta Tereza

En la jaro 1736 ŝi edziniĝis al la duko Francisko Stepano Lotrina (Francisko la I-a) kaj dank al la Pragmata Sankcio ŝi eksidis en la jaro 1740 sur la tronon kiel heredantino de la aŭstria monarchio…. Siajn juvelojn ŝi havis el perloj…al siaj amorantoj ŝi donadis siajn medalionojn…

--> el la libro titolita „Max Adler: Milenci Marie Terezie (Román královských lásek)“ (traduko: Amantoj de Maria Tereza – Romano pri la reĝinaj amoj).

--> SALUTON sur miaj personaj paĝoj – Do tie ĉi estas io iomete při mia persono: Mi nomiĝas Iveta Kulhavá, mi naskiĝis la 29-an se februaro 1988 en Chrudim urbo, en Orienta Ĉeĥio, sed denaske mi loĝas en Pardubice. Mia panjo estas esplor-inĝeniero, mia panj estas kudristino…..ktp.


Reen al la laboro[redakti fonton]

1-e Se Maria Tereza Aŭstria estis imperiestrino, ekde kiam ĝis kiam?
2-e Kiu elektis ŝin imperiestrino?
3-e Kiam kaj kie ŝi estis kronita kiel imperiestrino?
4-e Ĉu ŝi regis la Sanktan Romian Imperion?
5-e Kiu estis la teritorio de la Sankta Romia Imperio (SRI)?
6-e Kiu estis la teritorio, kiun regis Maria Tereza?
7-e Ĉu la titolo Imperiestro implicas, ke la persono regas la teritorion SRI, aŭ ĉu ĝi estis nur honora titolo?
8-e Kiun titolon havis ŝia edzo, kaj kiun teritorion li regis?
9-e Kiu estis ĉeĥa reĝo inter 1740 kaj 1745? Kaj kiu estis la Imperiestro de SRI inter 1740 kaj 1745?
10-e Kiel oni povas klarigi la strangan situacion, ke Maria Tereza estis alparolata „imperiestrino“ kaj samtempe eĉ unu listo de la imperiestroj de SRI (laŭ multaj fontoj) ne entenas ŝian nomon?
11-e Ĉu ekzistas diferenco inter „havi la titolon de imperiestro“ kaj „regi kiel imperiestro“?
12-e Ĉu la simpla transskribo „ŝi estis imperiestrino“ ne implicas, ke „ŝi regis kiel imperiestro“ kaj ankaŭ „ŝi regis la teritorion de la Sankta Romia Imperio“? Ĉu ne decas klarigi, ke tiuj ĉi modernaj implicoj ne estas vero, ke pli proksime oni estas al la vero, ke ŝi havis nur la titolon pro sia edzo, kiu regis kiel Imperiestro de SRI, ĉar nur li estis dum ŝia tempo elektita tia?
13-e Ĉu vi jam montris siajn sekretajn literaturajn fontojn en ==Literaturo== de la artikolo Maria Teresia? Ĉu ĉiu hazarda leganto de la artikolo, kiu volas verigi viajn informojn, devas nepre „diligente serĉi en la bibliotekoj“, kiel vi rekomendas? - la legonto de Vikipedio serĉas ĉi tie relevantajn informojn, ne rekomendojn, ke „oni dilegente serĉu“. Vi riskas, ke cent hazardaj legantoj ne faros tion, sed cent foje oni algluos la ŝablonon {{neneŭtrala}} al „via“ artikolo! Tion oni nomas NPOV (Neutral Poin of View). Estas bone havi en la memoro sekvan manualon: Vikipedio: Manualo por apliko de NPOV.

--Jan 15:18, 29. Jul 2005 (UTC)