Diskuto:Mariavitismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de Mariavitismo devas posedi Esperanton - kie estas la fonto de tiu kategoria frazo? Nek ĉe la pola vikipedio, nek ĉe la eksteraj ligiloj mi trovis ajnajn informojn pri io tia, fakte nenion pri Esperanto --Lohengrin (diskuto) 18:31, 26 Jul. 2014 (UTC)

Fakte la tuta artikolo estas tre stranga, kaj la solaj informoj pri "Mariavitismo kaj Esperanto" estas ... entute en la pola, bona eble por la pola vikipedio, sed por plej multaj nekomprenebla ĉi-tie. Sed tamen sendube almenaŭ antaŭ la Dua Mondmilito estis ia entuziasmo en tiu eklezio pri Esperanto, ĉar estas multaj spuroj dissemitaj, kiel ekzemple la noto en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 pri Adam Gabriel FURMANIK, pola mariavita pastro kaj esperantisto, naskiĝinta la 20-an de decembro 1870, kies "senlaca persistemo favorigis al Esperanto la Mariavitan eklezion".

Do la informoj estas pli profunde sondindaj. Sed tion probable nur povos fari vikipediistoj kiuj kaj regas Esperanton kaj la polan. Mi persone ŝatus kuraĝigi Lohengrin-on mem kuraĝe redakti la tekston, streki fanfaronajn informojn kiuj ŝajnas tro nerealisme propagandaj, sed ankaŭ konsideri informojn kiel la polan tekston, kiun mi provizore simple kaŝas, ĉar ĝi ne havas lokon en esperantlingva artikolo, sed tamen la enhavo eble meritas tradukon de la pola al Esperanto... ThomasPusch (diskuto) 21:09, 24 Feb. 2016 (UTC)

Ŝajnas ke la artikolo je du trionoj konsistas el bildoj, dum teksto malmultas. Stranga afero.RG72 (diskuto) 08:22, 27 maj. 2019 (UTC)[Respondi]