Diskuto:Marjorie Boulton

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nom-esperantigo[redakti fonton]

Kia absurdaĵo tiu senbezona esperantigo "Marĝorio Bultono"! Kiel William Auld, Boulton neniam esperantigis sian nomon! Kial "Marĝorio" kaj ne "Marĵorio" aŭ "Marĵoria" (la demando pri la finaĵo de esperantigitaj virinnomoj ne estas findecidita) aŭ eĉ, etimologie, "Margareta/Margareto"? Ĉio ĉi forte odoras je ŝulcismo, unu el la plej damaĝaj virusoj en la cerbo de personoj infektitaj je ĝi, kune kun ŝajnlogikismo kaj simile. Jen plia kontribuo al nia sekteca bildo!
jc

Se senbezona por vi, simple ne uzu, sed ne cenzuru! Al iuj la artikolo mem aŭ eĉ Esperanto entute estas nebezonataj. Mi konsentas pri arbitreco de esperantigoj, sed ne pri absurdeco, aŭ ni diru ke ankaŭ la Fundamento estas absurda.
Kial "Marĝorio" k ne "Marĵorio"? Nu mi unue skribis ĝuste "Marĵorio", sed poste vidis ke ekzistas asteroido, kiu nomiĝas Marĝorio, do simple reuzis la jam ekzistantan formon. La a-finaĵo simple korespondus al nenio (krom al dube varingjen-kaloĉaja latinismo por in-nomoj) kiam la origina formo eĉ ne a-finaĵas. La formo Margareto eblas, sed ĝi sufiĉe multe diferencas de la angla formo (k en la angla jam ekzistas "Margaret", vidu Taĉeron!) por ke indu uzi propran formon. Ŝulcisto mi ne estas, sed ne opinias, ke li nur stultaĵojn diris aŭ ke infektiĝ-riska estas kritika legado de liaj vidpunktoj. Sekteco havas neniun rilaton kun la temo, sed fetiĉismo jes, kiel trafe elmontris Pokrovskijo) en sia studo pri propraj nomoj:
http://www.pok.heliohost.org/eo/artikoloj/fremdaj-nomoj.html.
Plej amike, Vito --Pimskrabo (diskuto) 11:04, 11 Mar. 2014 (UTC)

Se vi bezonas (aŭ emas) esperantigi ies nomon en privata teksto (poemo, rakonto, artikolo ktp), nu, faru. Sed enciklopedio ne estas loko por tiaj personaj proponoj viaj. Vi ridindigas la E-vikipedion kaj vole-nevole forturnas de ĝi personojn kiuj alie pli volonte konsultus kaj/aŭ kontribuus. jc

Mi ne argumentas por esperantigo. Tamen, se oni nepre volas esperantigi, eble ja estu "Marĝorio", ĉar sur paĝo 91 de "Rimleteroj" (1976/1986) oni legas: "Al tia bonkora amikaĵo—tiel tipe Mar[-]ĝoria, cetere—apenaŭ eblis respondi per io simila al— Sufiĉos eble dudek pundoj—". Kaj verŝajne estu "Boltono", ĉar "Boulton" havas la saman prononcon kaj originon kiel "Bolton", kvankam sur paĝo 119 de "Du el" (1985) oni legas: "(Boŭlton-kastel' ja havas parkon // kun birdoj kaj zefiroj, // pomarbo por la sonĝoj, kaj // tre multaj agropiroj.)" Lingvano (diskuto) 23:03, 24 Mar. 2014 (UTC)

Mi ĵus forigis la sekvajn vortojn el referenco, ĉar ili ne apartenas tie, sed ili estas tamen interesaj kiel kontribuo al diskuto: "Akrostiko de Poul Thorsen (en kiu la esperantigo estas nur parta: Marĝorie Bulton)" Tamen, ŝajnas al mi, ke "Marĝorie Bulton" apenaŭ estas eĉ "parta" esperantigo. Ĝi aspektas kiel la angla nomo iomete modifita, por ke ĝi havu 14 literojn, kongrue al la 14 versoj de soneto. Laŭ mi pli taŭgas "Boltono" ol "Bultono", ĉar "Boulton" estas nur alia literumo de "Bolton", kiun oni esperantigis, kiel urbonomon, jam en 1908. Lingvano (diskuto) 10:22, 28 Mar. 2014 (UTC)

Plurloke en la e-lingva vikipedio estas ruĝaj ligiloj pri teatraĵo "" de Marjorie Boulton, kiu prezentiĝis unuafoje en la UK 1962 fare de Internacia Arta Teatro kaj de tiu aktora grupo ripetiĝis en la UK 1968. Laŭ la Preleglibro de la 31-a Kataluna Kongreso de Esperanto en 2002 la teatraĵo en skriba formo estas "nur 5-paĝa monologo", do certe ne skribe publikiĝis kiel aparta libreto, sed nur kiel parto de pli granda verkaĵo, aŭ eble nur prezentiĝis sceneje kaj tute ne publikiĝis en skriba formo. Kiel ajn, la artikolo pri ŝi tute ne mencias la teatraĵon, kaj lasas informtruon. Ĉu iu povas aldoni iom da informoj pri la teatraĵo? ThomasPusch (diskuto) 23:24, 3 Sep. 2015 (UTC)