Diskuto:Mark Twain

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pangea enmetis aserton pri seksa vivo de Mark Twain - nome pretendas, ke Mark Twain estas pedofilulo. Tiun pretendo baziĝas nur sur interpreto de libro, en kiu Mark Twain admonas knabinojn ne maldece konduti al viroj por ne detrui ties infanecon - per aliaj vortoj atenti, ke ili per certaj agoj eventuale povus veki la voluptemon dormantan en viroj. Ke foje Mark Twain aliĝis al diskuto pri la aĝo de konsento ankaŭ tio ne estas pruvo, ke li estis pedofilulo. Tio maksimume estas pruvo, ke en la tempospirito de la 1970-aj jaroj Twain ne montris sufiĉan distancon al pedofilismo, kiu ja tiam ruze uzis la taktikon aplili la ĝeneralan lukton kontraŭ seksa subpremo por sia aparta lukto al permeso al pedofiluloj libere vivi sian voluptemon je kostoj de infanoj. La tuta alineo en tiu-ĉi nuna formo estas nepre kontrolenda kaj diskutenda! Mi ĝis nun ne vidas ajnan pruvon pri pedofilio de Twain. Ke plenkreskuloj amas infanojn estas natura kaj necesa kaj ĉe sanaj homoj tio ne signifas, ke tiuj plenkreskuloj havas seksajn dezirojn al infanoj. Estas tute evidenta, ke Pangea ruze manipuladas vikipedion. Ni verŝajne devas zorge kontroli ĉiujn liajn kontribuojn!DidiWeidmann (diskuto) 15:00, 31 Dec. 2013 (UTC)