Diskuto:Maso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La scienca difino de maso estas du : la inercio-maso, kaj la gravito-maso, ktp, por scianca difino de maso utilus rigardi en manlibron kaj disvolvigi la fomulojn pri dinamiko kaj pri graviteco. --la komenton aldonis sen subskribo anonima uzanto en marto 2004

Ĉu vi pensas pri pezo, inercimomanto estas alia afero. --la komenton aldonis sen subskribo alia anonima uzanto en marto 2004

Propono ne malfermi novan laborkampon[redakti fonton]

En la miniatura artikola ĝermeto Betelĝuzo proponiĝis ruĝa ligilo, nome 1 E30 kg, kiu en aliaj lingvoj estas alidirektilo al listo Q846759 pri ekzemplaj masoj de plej mimimunaj ĝis plej grandaj (ekzemple en tiu sistemo 1 E-3 kg estus gramo). La ideo estas tute bona, por en artikoloj de tre ekstremaj masoj povi klarigi aliajn ekzemplojn de kompareble pezaj masoj, sed en nia vikipedio ŝajne tute neniu teksto konas tiun principon krom tiu artikola ĝermeto Betelĝuzo. Tial mi proponas ne krei multajn alidirektilojn al centra listo aŭ eĉ multajn artikoletojn pri unuopaj listopartoj, kiel oni faris esperantlingve pri la longounuoj 1 E0 m, do metro, ekde pli etaj ĝis tre grandaj de 1 E-9 m ĝis 1 E24 m kutime laŭ milaj interspacoj, do -9 -6 -3 0 3 6 9 12 ktp, ĉar tio sole ne sufiĉus: oni devus ankaŭ en multaj paĝoj enkonstrui ligilojn al la "nova klariga sistemo", kaj ĝis nun neniu vidis mankon de tia sistemo - nek en la esperantlingva projekto, nek en la rusa, pola, hungara, nederlanda, sveda, finna, la baltaj lingvoj ktp ktp. Do la esperantlingva projekto estos en bona akompano plu rezigni pri tia precipe saĝa, sed tre laborintensa aldonaĵo. Tial mi simple forigas la ruĝan ligilon en la artikola ĝermeto (restas blua ligilo al la teksto maso), kaj metos diskutpaĝan noton al la teksto maso. ThomasPusch (diskuto) 05:47, 7 jul. 2022 (UTC)[Respondi]