Diskuto:Matematiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Al verkantoj de primatematikaj artikoloj !

Mi metis en la paĝo de matematiko multajn ligilojn, la koncernaj artikoloj estas jam verkitaj de mi, sed ni devas anticipe interkonsenti pri la ĝenerala enhavo de la paĝo, ankaŭ pri kelkaj terminologiaj aferoj.

Mi uzas specialajn fakvortarojn, interalie ankaŭ Esperantan, pri terminoj, tamen mi jam vidas diferencojn ... Unuaj demandoj de mia flanko:

Atendas reeĥon - Avtandil


Mi ĝis nun ne multe diskutis matematikon en Esperanto, do mi ne vere havas preferojn. Mi simple blinde sekvis ReVo-n kaj la Komputadan Leksikonon.

Alia afero traktenda: Komence de la artikolo pri natur(al)aj nombroj, mi inkluzivis la nombron 0, sed poste vi skribis ke la unua natura nombro estas 1. Ne multe gravas al mi ĉu la unua estas 0 aŭ 1, sed necesas decidi pri tio en la artikolo. (Kompreneble oni povus mencii ke ne ĉiuj konsentas pri tio ĉi.) Mi elektis 0 pro tio ke en teoria matematiko plej ofte estas tiel, kaj pro tio ke oni tiel verkis la artikolon en la anglalingva vikipedio.

Amike, Argilo


Laŭ miaj jaroj en lernejo, la aro de naturalaj nombroj kaj la aro de ne-negativaj nombroj ne estas samaj, ĝuste pro tio ke nulo ne estas naturala nombro. Sed se la vikipedio angla diras ke estas tiuj kiuj ŝatas difini ĝin kun nulo, nu mi ne scias sufiĉe por kontraŭi. --Jacob SCHWARTZ


Kutime en baz- kaj mez-lernejoj oni instruas ke 1 estas la unua natura nombro, sed en teoria matematiko estas pli bone havi nulon pro tio ke {0, 1, 2, ...} kun la operacio + estas monojdo (sen 0 mankas neŭtra elemento). Plej ofte nun mi vidas N = {0, 1, 2, ...} kaj Z+ = {1, 2, 3, ...}. Sed eĉ teoriaj matematikistoj komencas (ofte en sinsekvoj, aŭ induktaj pruvoj) per 1 kiam estas oportune.

Alia terminologia demando: ReVo uzas la vorton "indukto" anstataŭ "indukcio". Ĉu ni same faru? (Mi vidis la vorton "indukcio" en la artikolo pri naturaj nombroj).

Pri teorio de nombroj, mi pensas ke estas plej bone sekvi la amason kaj uzi la vorton "nombroteorio". Ĉu aliaj same pensas?

Amike, Argilo


Mi demandis al amiko kiu nun estas postdoktora studento en matematiko, kaj jen lia respondo: "Mi lernis oficialan definon en lernejo/universitato iam, sed jam delonge forgesis ĉar ĉiuokaze ĝi malgravas ĉar la plejparto de matematikistoj ne scias aŭ ne estas koheraj. Persone, mi ne uzas la terminon "naturalaj nombroj"; mi simple diras "pozitivaj intjeroj" aŭ "ne-negativaj intjeroj" depende ĉu mi volas inkluzivi nulon aŭ ne. Sed por provi trovi ĉu estas kohereco, mi ĵus prikontrolis indikaĵajn indeksojn ("notation indices"?) de ĉirkaŭ dekdu matematikaj libroj hazarde prenitaj el mia bresto. El tiuj, la grand plimulto ne uzis N aŭ Z+. Unu uzis Z+ por pozitivaj intjeroj kaj neniun indikaĵon por ne-negativaj; alia uzis Z+ por ne-negativaj intjeroj kaj neniun indikaĵon por pozitivaj; kaj tria uzis N por pozitivaj intjeroj kaj neniu indikaĵo por ne-negativaj. Plue, tiuj tri libroj zorgeme indikis kion ili celas ĉar la leganto certe ne certus. " --Jacob SCHWARTZ


Dankon pro la komentoj!

Ankaŭ mi ne havas iajn preferojn koncerne la terminoj. Mi akceptos viajn proponojn senprobleme: naturan anstataŭ naturala, reelan anstataŭ reala ktp. Nombroteorio al mi tre plaĉas, sed kion fari pri probabloj, aroj, graf/e/oj, por mi la demando restas.

Fakte, mi iniciatis ĉi diskuton pro tio, ke mi sciis pri la ekzisto de malsamaj terminoj, eĉ ĝiaj malsamaj signifoj (kazo pri la aro de natur/al/aj nombroj). Iom pli profunde, tiom pli komplike. Ŝajne ni devas:

  • aŭ pripensi ian "ordon" akcepti decidojn,
  • aŭ obei al anticipe elektita fonto (libro, aŭtoro).

Se ni decidos simple traduki el la angla vikipedio - tio ankaŭ povas esti la solvo!

Por eviti la diferencan traktadon de la terminoj, mi proponas uzi difinojn preferatajn laŭ ReVo, aliajn (inter ili - aŭtorajn) traktadojn ni menciu sub Rimarko. Mi pensas ke ReVo kaj Esperanta Vikipedio estas du seriozaj progresantaj projektoj, kaj estas dezirinde ilia harmonia kunvivado. Kiel vi pensas ?

-- Avtandil

La dua ekstera ligo ne funkcias, res pondo estas ke "stop.at" ne plu ekzistas.

Pri naturaj nombroj[redakti fonton]

La libroj uzataj en Nordrejno-Vestfaliaj lernejoj diras, ke N = { 0, 1, 2, 3, ... }. Foje oni vidas N* = { 1, 2, 3, ... }. Tion oni ankaŭ trovas en ReVo, kun aldona rimarko tamen. --Malte MILATZ 16:59, 27. Feb 2005 (UTC)