Diskuto:Meblo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu mia difino de meblo estas tro larĝa pro mi inkluzivis lampojn kaj horloĝojn? --Yekrats 11:41, 24. Nov 2004 (UTC)

Ĉar ĉi tio estas enciklopedio, ne vortaro, mi ne scias, ĉu difini meblon entute estas via tasko. Oni devus informi pri la mondo, ne pri la signifo de vortoj.

Laŭ mia kompreno estas ĉi tie konsento, ke ĉiun artikolon komencu difina enkonduka frazo aŭ alineo. Trafa difino povas esti bazo por bonega artikolo. Mi estas certa. ke ĉi tiu artikolo (post iom da tempo) elokvente "informos pri la mondo"; ja mebloj rakontas multon pri kulturhistorio.Montanesko

SALUTON Yekrats!
"Utilizi" signifas "provizi per utilo", mi dubas ĉu vi tion celas kaj anstataŭigis ĝin per "uzi".
Mi ne konsentas, ke lampoj kaj horloĝoj estas mebloj. Se vi orientiĝis laŭ la angla vikio, atentu, ke tie oni ne diras, ke ili estas "furniture" sed "furnishing".
Agrablan vikiumadon deziras Montanesko

Eble la koncepto pri meblo varias laŭ kulturo, ekzemple, hamako estas meblo aŭ ne? Ĝi estas sufiĉe granda, kaj oni uzas ĝin anstataŭ liton (kiu estas sendube meblo), sed mi ne rigardas hamankon kiel meblo. Lampo, horloĝo kaj eĉ piano ne ŝajnas al mi mebloj, sed, ekzemple, piano estas meblo laŭ la defino de la artikolo. Roberto 19:21, 7. Okt 2005 (UTC)

Apartigi la sekcion pri ĉinaj mebloj[redakti fonton]

Mi pensas, ke la sekcio pri ĉinaj mebloj estas sufiĉe memstara por ke ni igu ĝin aparta artikolo. Ĉu vi konsentas? --Raoni Sousa 18:18, 16. Aŭg 2007 (UTC)