Diskuto:Medeĝino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ebla elparolo montrita "Medelino" tute troestas, estas forigenda. ĝi ne okazas.

Bone; se vi certas, forigu ĝin. – Umbert' 23:55, 1. Jan 2010 (UTC)
"Medeĝino" ŝajnas al mi tipe esperanta monstraĵo por renomi monde konatan urbon "Medellín" - cetere la nomo "Medellín" plej ofte aperas en la tuta artikolo - supozeble la elparolo estas proksima al [medeĵin], sed neniu rekonas la skriban formon --Dominik 16:41, 5. Jan 2010 (UTC)

La skriba formo "Medeljino" estas tute stranga, ne korespondas al la hispana skribo nek al la hispanlingva prononco. Pli bone do titoli la artikolo, simple "Medellín", se vi ne akcepas "Medeĝino", kio almenaŭ estas bona alproksimiĝo esperanto-forme al kiel ni prononcas. Sed tiu "Medeljino" estas strangaĵo.

Mi vidis memoraĵon de Kongreso tie, kaj diris "Medeĵino"n, sed mi certas ke nuntempe la loĝantoj (esperantistoj), nomas l' urbon "Medeĝino". Mi pensas estas pli bone uzi ĉi-lastan formon anstataŭ la strangega "Medeljino" --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 19:24, 4 Jul. 2013 (UTC)
Saluton. Ĉu ekzistas ekstervikipeda fonto por la formo "Medeĝino"? En Nova PIV kaj la vortaregoj de Krause bedaŭrinde nenio troveblas. Krome la menciita formo ne sekvus la 15-an regulon de la Fundamento. Do, la plej multaj lingvoj uzadas ion similan kiel "Medellín", fakte per tio ignorante la lokan prononcon, ĉar tiuj tutcerte ekster Kolombio devus esti eĉ nekonata. --Tlustulimu (diskuto) 06:37, 15 Aŭg. 2014 (UTC)
La "ekstervikipeda fonto por la formo "Medeĝino" pri kiu demandas estas, ekzemple la proksimume 4420 rezultoj kiujn atingas Google en serĉo pri la vorto, kiuj temas certe pri mia urbo. Pri la strangega kaj neuzata "Medelino" kiun via vikipedio klopodas altrudi, Google povas trovi eĉ pli ol tiu nombro sed tute ne temas pri mia urbo se pri aliaj aferoj. --Luisgui (diskuto) 18:52, 15 Aŭg. 2014 (UTC)
Saluton. Mi demandis pri ekstervikipdiaj fontoj. Sed ĉe Guglo jam je la komenco aperas kelkaj vikipediaj rezultoj. Tiuj ne taŭgas kiel fontoj, ĉar vikipedio ne povas referenci al si mem, eĉ ne inter diversaj lingvoj. Oni do ne miksu fontojn kun alilingvaj vikipedioj, kiel bedaŭrinde ofte erare okazas.
Ĉu ekzistas eble libro, ĵurnalo aŭ iu artikolo en gazeto pri la urbo, kiu enhavas la formon "Medeĝino"? --Tlustulimu (diskuto) 07:30, 16 Aŭg. 2014 (UTC)
1- Libro: La celo atingeblas.
2- Libro: Ŝakon al la teroro: la jaroj hororaj por la FARK.
3- Interretaj: Fontoj en Interreto ekster eo.wikipedia.org. --Luisgui (diskuto) 17:08, 16 Aŭg. 2014 (UTC)
Dum la ĵus pasinta nacian kongreson, kiu okazis en la ĉi-rilata urbo, okazis voĉdonado pri la nomo de la urbo, la rezulto estis la elekto de "Medeĝino" kiel la oficiala esperantigita nomo de la urbo, tial mi alinomigis la artikolon.-- Remŭ - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 17:42, 17 Jan. 2015 (UTC)
Saluton! Atentu: ĉi tie estas alilandanoj (ne Kolombianoj) kiuj tute ne povas diveni ke sub "Medeĝino" kaŝiĝas "Medellín". --Dominik (diskuto) 18:16, 17 Jan. 2015 (UTC)
Tiuokaze ankaŭ ne povus diveni ke sub "Medelino" troviĝas "Medellín".-- Remŭ - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 21:50, 18 Jan. 2015 (UTC)