Diskuto:Melhundo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio



Rasistoj?[redakti fonton]

Ĉu vere, ke faris la rason "rasistoj"? Tiu vorto emas havi pli specifan kaj negativan signifojn (aparte rasismaj homoj) ol simpla bredistoj aŭ eĉ rasbredistoj. O'RyanW ( ) 17:25, 27. Feb 2007 (UTC)

Humura bagatelaĵo pri melhundoj kaj kolbasoj[redakti fonton]

Mi aŭdis per eduka televid-programo pri la historio de la uson-stila kolbaso "hot dog", ke tiu kolbaso ricevis sian nomon pro sia simileco al melhundo. O'RyanW ( ) 17:25, 27. Feb 2007 (UTC)

Saluton. Mi ĵus iom plibonigis la terure strangan lingvaĵon de la artikolo. Sed ankoraŭ enestas nekonata vorto "adanta". Do kion ĝi signifas? Krome mi havas la impreson, ke oni eble tradukis la artikolon per interreta aŭ komputila programo. Tial mi emus proponi malpermesi tiajn aĉaĵojn. Amike --Tlustulimu 13:41, 13. Maj 2010 (UTC)

Ja restis (kaj verŝajne restas) multon por korekti.
  • mi supozas ke "estis adanta" egalas "adis" = kutimis
mi aldonis bildon por primoki la aĉaĵon (kiel diras Tlustulimu) esperante veki reagon. Sed ŝajnas ke anstataŭ provi plibonigi (simple igi ilin akcepteblaj) granda parto de vikipedistoj opinias grava "por doni bonan bildon de la Eo:Vikio al ekstera mondo" preferas postkuri la "dank' al" "far" kaj bataligi "-io"n kontraŭ "-ujo", forpuŝi "luksemburgion" ktp.
Jen la desegnon kiun mim metis meze de decembro 2009, kiu vekis neniun reagon antaŭ la ĉi-tagan.
la teksto estis fidela kopio de la tiama artikolo: "Melhundoj uziĝis por loki (lokalizi !) vundajn (vunditajn !) cervojn aŭ, en pakoj (are !), ĉasi ĉasaĵon tiel grandan kiel sovaĝan virporkon. (kial vir ?)"

--Ssire 22:42, 14. Maj 2010 (UTC)