Diskuto:Metatezo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anonimulo la 7-an de decembro 2012 el la teksto sen komento forigis la frazon "En Esperanto ankoraŭ ne aperis tiu fenomeno." Unuarigarde mi ne certis kio motivigis la forigon: Ĉu la homo opinias ke en Esperanto ja ekzistas tiu fenomeno, aŭ ĉu ĝenis la vorto "ankoraŭ ne", kiu eble ŝajnas supozigi ke post iom da tempo tia evoluo tamen en Esperanto povas ekesti? Klaras ke en Esperanto vortradikoj restas senŝanĝaj (do nepre ne ŝanĝiĝas la sinsekvo de vortaj sonoj), se ŝanĝiĝas vorta formo: laŭ tio la supra frazo ĝustas! Sed metatezo ofte aperas nur tiam kiam vorto transiras de unu lingvo al alia, kaj preskaŭ ĉiuj vortoj en Esperanto antaŭe transiris aliajn lingvojn, kaj eble dum tiu vojo ŝanĝiĝis per metatezo antaŭ ol eniri Esperanton. Tial mi konvinkiĝis ke bonas ne nur elpreni la vorton "ankoraŭ" kaj ŝanĝi la frazon al "En Esperanto ne ekzistas tiu fenomeno", sed ke jes ja pravigeblas tute forigi tian tre ĝeneraligitan frazon. Nepre interesus citi ekzemplojn de metatezo en eŭropaj lingvoj, kiuj estas ankaŭ en la vortaro de Esperanto, kaj vidi ĉu la esperantlingva vortaro tuŝitas de metatezo aŭ ĉu ne...

Ekzemple:

  • Latine miraculum > hispane milagro (interŝanĝo de pozicioj de "r" kaj "l"): en la esperantlingva vorto "miraklo" la sonoj "r" kaj "l" restas en origina pozicio, do ne efikas metatezo.
  • Latine formaticum > itale formaggio > france fromage (interŝanĝo de pozicioj de "o" kaj "r"): la esperantlingva vorto "fromaĝo" ne estas el la latina, sed el la franca, kaj transprenas la franclingvan metatezon.

Ĉiukaze mi alvokas la anonimulon de la 7-a de decembro 2012 en malsamopinie diskuteblaj kazoj kiel tiu-ĉi ne simple laŭplaĉe forstreki frazojn el antaŭa teksto, sed argumenti en la diskutpaĝo antaŭ tia forigo - eĉ se tio kostas multe pli da tempo ol simple forviŝi alies tekston.

ThomasPusch (diskuto) 19:38, 12 Dec. 2012 (UTC)