Diskuto:Metropola Operejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzistas alidirektiloj kiel Metropolitena opero, Metropolitena operejo (minuskle), Metropola Opero kaj Metropola Operejo al la ĝis nuna paĝotitolo Metropolitena Operejo:
Tute kompreneblas stumbli pri la paĝotitolo "Metropolitena Operejo", sed la problemo laŭ mi ne estas, ĉu "opero" aŭ "operejo" [1], sed klare ĉu "metropolitena" (= "metroa", do "subterfervoja" - kio?) aŭ "metropola". Mi pledas por laso de la alidirektiloj (ĉar ili simple helpas gvidi al la ĝusta paĝo), sed klare por elekto de "Metropola Operejo" kiel paĝotitolo: La nomo "Metropolitena Operejo" sonas simile al la angla nomo, sed fakte la taŭga traduko klare estas "Metropola Operejo". Mi do ĵus ĝustigis mian propran antaŭan titoloelekton.

ThomasPusch 11:25, 17. Apr 2009 (UTC)

  1. En Esperanto oni klare diferencigas inter la signifoj de "opero" aŭ "operejo", sed en la nacilingvaj nomoj de operejoj oni ofte pli mallonge uzas ekvivalenton al la vorto "opero", do ekzemple "Wiener Staatsoper", ne "Wiener Staatsopernhaus", aŭ "Metropolitan Opera", ne "Metropolitan Opera House" ktp., kaj en iuj naciaj lingvoj eĉ ne ekzistas diferencigo inter "opero" kaj "operejo".