Diskuto:Mevo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ vortaristo John Wells, radiko lar- ne estas bezonata en Esperanto. Eble, estus konvene forigi la vorton "laro" el tiu ĉi artikolo, eĉ se ĝi aperas en PIV. --pqs 13:38, 15. Apr 2009 (UTC)

Laŭ PIV 2005 (p. 658) "laro" estas genro de mevoj kun 4 piedfingroj, ne tute plumkovritaj tarsoj kaj larĝaj, kurbaj ungegoj.--PaulP - Disk. 14:41, 15. Apr 2009 (UTC)
Vi ne legis mian komenton. Mi diris "eĉ se ĝi aperas en PIV". Ĉu PIV estas libera je eraroj? Wells bone argumentas kial PIV eraras. Sekvu la ligilon kiun mi metis en mia unua komento ĉi tie. --pqs 16:50, 15. Apr 2009 (UTC)
Plue, en tiu arikolo, mevo kaj laro aperas kiel samsignifaj vortoj, nenie estas skribite ke "laro estas genro de mevoj". Tamen, en sia artikolo, Wells argumentas ke tiu mevo-laro distingo estis enkondukita de francoj ĉar la franca lingvo distingas inter mevoj kaj laroj, tamen, en la plimulto da lingvoj ne ekzistas tiu distingo, inkluzive esperanto, kiel tiu ĉi artikolo agnoskas. Eĉ se PIV opinias malsame.--pqs 16:59, 15. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Pqs. Se vi pensas, ke aparta vorto laro estas superflua, ankaŭ ĝia devena formo laredoj por la birda familio devus esti tia, ĉar la analogio en esperanto estas ĝia plej grava trajto. Kore --Tlustulimu 17:21, 15. Apr 2009 (UTC)
Mi ja legis vian komenton, pqs, kaj mi ne diras, ke PIV ne povas havi erarojn. Sed mi ne estas zoologo kaj do ne povas juĝi la argumentojn de John. Ankaŭ li ne estas zoologo, sed fonetikisto. --PaulP - Disk. 19:03, 15. Apr 2009 (UTC)
Do ni lasu la artikolon tiel ke ĝi estas. Mia komento restos ĉi tie kaj eble, iu estonte klarigos mian dubon. Tamen, mi opinias ke en esperanto ni ne havu tro da samsignifaj vortoj, kaj en ĉi tiu artikolo estas du vortoj tute samsignifaj. --pqs 19:43, 15. Apr 2009 (UTC)

Mi dum suficxe multaj jaroj havas konfuzon, kia estas la diferenco (aux cxu entute estas iu) inter "laro" kaj "mevo". Do anstataux forigi la vorton, preferindus provi klarigi tiun diferencon en la artikolo. Marteno --86.188.197.18 13:14, 19 nov. 2018 (UTC)[Respondi]