Diskuto:Mickey Mouse

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu "kartuno" estas esperanta vorto? Mi preferus "komikso" (subgenro de Bildliteraturo).

Kaj, novuloj, bv. ligi artikolojn (per navigilo)!

--Bab (kiu antaŭe sin nomis "Bjørn", Bab 12:36, 5. Okt 2006 (UTC))

Bjørn, oni ne *devas* aldoni navigilojn al artikoloj. Sed, ne malbonas se oni faras. Mi ekzemple ne faras, kaj se tiuj kiuj volas ilin aldonas, nu bone. Mi kelkfoje pensas ke viaj petoj por navigiloj timigas novulojn. Ankaŭ, kiam ni parolas pri kutimoj, kial vi ne ensalutas kiam vi redaktas?

--Chuck SMITH

Bone. Vi supozeble pravas. Tamen, ankoraŭ restas la demando pri "kartuno".

--Bab

Laŭ mia vortaro kartunoj estas cartoons, toons. Komikso signifas bildstrio.

--Joĉjo

La Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter Krause (AdE) (1999) - la plej granda esperanto-germana vortaro - enhavas la vortojn kartuno kaj kartunisto. La Esperanto-English Dictionary de M.C. Butler (AdE) (1967) ankaŭ inkluzivas la vorton kartuno.

Sed la pli ĝusta demando estas ĉu la vorto estas uzata kaj komprenata de esperantistoj. En la TTT mi trovis artikolon en la reta bulteno Heroldo Komunikas (n-ro 251), kie aperas la vorto; enigmon pri Bugs Bunny ĉe www.esperanto.org, kiu enhavas la vorton; kaj artikolon en La Krokodil’, informbulteno de la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (n-ro 34, septembro 2005), kiu uzas la vorton.

La vorto kartuno devenas de la angla vorto cartoon, kiu siavice devenas de la itala vorto cartone (kartono). En nacilingvaj vortaroj (angla, franca, nederlanda, germana, hispana) aperas cartoon. Maltanoj, Irlandanoj, Kimroj, Hindoj, Grekoj, Indonezianoj, svahiloparolantoj iufoje uzas similan vorton. Do mi opinias, ke la uzo de kartuno en Esperanto estas perfekte akceptebla.

La preciza difino de kartuno estas alia afero. Larousse (sub cartoon en siaj hispanaj kaj francaj vortaroj) difinas cartoon kiel 1. Ĉiu el la bildoj, kiu konsistigas desegnofilmo. 2. Bildrakonto. Komparu la NPIV-an difinon de bildostrio (bildrakonto, konsistanta el nur unu bildo) kaj bildrakonto/komikso (rakonto, konsistanta en sinsekvo de bildoj, ofte kun teksto (komentoj, dialogoj, onomatopeoj k.a.)). La Reta Vortaro donas al ni ĉi tiun difinon de desegnofilmo: Animacia verko prezentebla kiel filmo.

Do mi opinias, ke la uzo de la vorto kartuno kiel ekvivalento de bildostrio, bildrakonto, aŭ komikso estus akceptebla. Kaj mi kredas, ke se oni vidus kunmetaĵon kiel kartunfilmo, neniu malkomprenus ĝian signifon.

--Nizo