Diskuto:Miguel de Unamuno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton!

Mi ĵus ŝanĝis la eksan frazon "Profesoro de la helena lingvo ĉe la Universitato de Salamanko, kaj poste ties rektoro, li firme kaj kuraĝe staris kontraŭ la diktatur..." al "Kiel profesoro.....".

En esperanto, oni ne kutime montras tielnomatan esivon ("ec-kazo" en kelkaj lingvoj, montranta en kia stato estas/iĝas rolanto) sen antaŭvorto, krom en kelketaj frazoj kiel "Li naskiĝis atleto." (aŭ: "Li naskiĝis kia poeto", sed tio sonas iomete artefarite...)

Frazoj kiel "A Professor of Ancient Greek, Unamuno fervently fought the X" estas tipe anglaj, kaj "falsaj amikoj" en esperantigo. Oni traduku, laŭcirkonstance, al

"Kiel prof. de la helena lingvo, U. ade kaj arde batalis kontraŭ X."

"Estante prof. de la..."

"Ĉar li estis prof. de la h l, U...."

ktp.

Ofte eĉ pli bonas du-dividi la frazon: "U. estis prof. de la helena lingvo. Li ankaŭ batalis kontraŭ X."

Eble iu kun pli da tempo ol mi ŝatus starigi paĝon pri tradukado el alilingvaj vikipedioj, kaj evitendaj "falsaj amikoj"?


--Bab

Ĉu ne uzendus estiel ? -- Arno 07:21, 15. Maj 2003 (UTC)
"Estiel" estas nura eksperimentvorto. Efektive ŝajnas, ke la eksperimento fiaskis. "Estiel" estis proponita antaŭ jam longa tempo, sed ĝi ne eniris en ĝeneralan uzadon. Oni plu uzas "kiel", kiu funkcias tute bone. Ne indas reprovi jam fiaskintan eksperimenton. Bertilow 09:55, 15. Maj 2003 (UTC)


Kial ne plu vidiĝas la foto de Unamuno?

Kara anonimulo, la foto estas en la hispana vikipedio: es:Imagen:Unamuno.jpg. Iam oni povis enmeti en artikolojn ankaŭ fotojn el alilingvaj vikipedioj, sed de kelkaj monatoj tio ne plu eblas. Por ripari necesas alŝuti la foton aŭ al la propra vikipedio aŭ al la Komunejo; de tie eblas enmeti fotojn en artikolojn. -- Umberto 13:35, 10. Apr 2005 (UTC)

Do miloj da bildoj en unu momento malaperis el la Vikipedio, kaj la tuta laboro farita de tiuj, kiuj pasigis horojn serĉi kaj enmeti ilin, iĝas vana ! Dankon! tre kuraĝiga!.... (Eliott)