Diskuto:Mikelanĝelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En artikolo oni estu konsekvenca. Kial Mikaelanĝelo (kaj Mikelanĝelo !) en la titolo kaj Michelangelo/Michel-angelo en la artikolo? Kvar formoj por unu nomo en la sama artikolo! Kia ĥaoso. -- ArnoLagrange 07:01, 14. Maj 2003 (UTC)

Kial la esperanta nomo estas "Mikaelanĝelo" kaj ne "Mikelanĝelo"? La dua ŝajnas pli ĝusta al mi. La meza "ae" ŝajnas stranga. Mi sugestas novan titlon de la artiklo: "Mikelanĝelo Buonarroti" kun "#REDIRECT" ligiloj de la aliaj literumadoj. -- Yekrats 11:45, 11. Mar 2004 (UTC)

✔ Farite Almenaŭ ekde majo 2008 unuece ĉie en la teksto kaj titolo estas "Mikelanĝelo". Principe jam en 2006 okazis ordigo, sed nur unusola "Mikaelanĝelo" eskapis la atenton de la korektintoj. Postokaza noto de ThomasPusch (diskuto) 22:30, 13 Maj. 2013 (UTC)

Mi ĵus fiksis ligilojn al papo Hadriano la 6-a kaj al disĉiplo aŭ amato Tommaso dei Cavalieri. Tekste restas malmultaj ruĝaj ligiloj, kaj pri ĉiuj temoj nun markataj ruĝe principe indus skribi novajn artikolojn. ThomasPusch (diskuto) 22:35, 13 Maj. 2013 (UTC)