Diskuto:Modelo de Ising

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi apenaŭ poluris la artikolon.

Mi listis la ŝanĝojn:

1) fazon limon -> fazo-limojn; 2) atoma skalo propecoj -> atom-skalaj ecoj; 3) deknaŭa jarcento kemiistoj -> deknaŭa-jarcentaj kemiistoj; 4) nulo-unu probablo leĝoj -> nulo-unu leĝoj de probablo (nulo-unu estas la nomo de la leĝoj, kies probablo povas esti 0 aŭ 1; ekde ĉi tie la nomo nulo-unu. Mi volas uzi ligon, sed ĉi tiu artikolo ne ekzistas!); 5) spinstataro -> spino-stataro

Leginda diskuto (malsukcesis)[redakti fonton]

Proponita de pino 11:12, 1. Sep 2009 (UTC)

  • Por: # Por Por: --Crosstor 06:16, 4. Sep 2009 (UTC)
  • Detenas:
  1. Sindetena Sindetena: Ĉu iu povas kopii la GFDL-bildo el la angla al Komunejo? -- Yekrats 12:16, 20. Jan 2010 (UTC)
  2. Sindetena Sindetena: Mi preferas ne voĉdoni - tiaj matematikaj formuloj estas fremdaj al mi. --Dominik 13:36, 27. Jan 2010 (UTC)
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: La artikolo lingve ne konvinkas min. Ĝi enhavas strangaĵojn kia la vorto "fariĝitas" kaj laŭvortajn tradukojn (eble el la angla?) kiaj "enliniigitaj" kaj "malenliniigitaj", por mi tute nekompreneblaj, se mi ne scius, ke ili signifas "paralelaj" kaj "kontraŭparalelaj". Anstataŭ la matematika "produto" ĝi uzas la falsan amikon "produkto", anstataŭ "eĝo" ĝi uzas "rando". Ĉion ĉi mi trovis en la unuaj 20 linioj. Do por esti "leginda" tiu artikolo devas pliboniĝi. – Umbert' 20:54, 28. Jan 2010 (UTC)
  • Komentoj: Mi ne estas fakulo, ŝajnas, tio estas impona traduko, tial mi subtenas aldiranta tion, ke la aŭtoro faros ion pri la nevidebla bildo kaj en la germana mi vidis diversajn grafikaĵojn, eble alŝuteblaj.--Crosstor 06:16, 4. Sep 2009 (UTC)

Same kiel Crosstor, mi bedaŭrinde, nenion komprenas al la fako. La prezentado estas bela, do, se iu povus diri, ĉu laŭ enhava vidpunkto la artikolo ĝustas, mi subtenus la legindigon. --Bea 13:16, 14. Nov 2009 (UTC)

kritika → krita[redakti fonton]

Laŭ PIV, la vorto "kritika" signifas "ekzamena aŭ mallaŭda" (ekz., "kritika eseo" aŭ "kritika noto"). La ĝusta vorto por teknika fizika termino estas "krita" (vd PIV), kiu signifas "Rilata al punkto, stato aŭ kvanto, kie ia esenca ŝanĝiĝo okazas". Hyungrokkim (diskuto) 02:49, 24 Apr. 2012 (UTC)