Diskuto:Moliso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Molizo)

La 19-an de januaro 2014 la tiam nova uzanto Francescost (laŭ guc.toolforge.org li antaŭe, en 2009 kaj 2012 faris du paĝojn, sendube bonintence, laste redaktis esperante en julio 2016, sed ankoraŭ antaŭ semajno redaktis itale, do ankoraŭ ekzistas) movis paĝon Moliso al Molizo, kaj redaktoresume notis: "En diskutgrupo, Minnaja, De Salvo kaj Corsetti diris ke Molizo estas la ĝusta nomo".

La sekvan tagon la administranto Tlustulimu reviziis la ŝanĝon, tamen ne konsciis ke tio kreas pli grandan problemon:

Saluton. Mi ĵus reviziis la ŝanĝon de la titolo al Molizo, ĉar kutime intervokala s en la itala estas prononcata voĉe kaj la formo Molizo aperas en la esperanta traduko de la Itala Konstitucio. Krome tiuj lingvoj, kiuj ĉiam distingas inter s kaj z skribe, eĉ ĉe adaptiĝo de fremdlingvaj nomoj, subtenas tian esperantigon. Al tiuj lingvoj apartenas ekzemple la du baltaj lingvoj, sed ankaŭ lingvoj, kiuj uzas la cirilan alfabeton. --Tlustulimu (diskuto) 08:41, 20 Jan. 2014 (UTC)
@Tlustulimu: Sed, la referenco donita pri formo "Molizo" estas nur vikiprojekta paĝo, kiun ĉiu ajn ĉiam ajn povas ŝanĝi (wikisource:eo:Itala Konstitucio), dum la norma Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, sed ankaŭ en ĉiuj paperaj eldonoj klare indikas la nomon "Moliso" kun "s"[1]! Kaj vidu ke la ŝanĝo de Moliso al Molizo nur en tiu ĉi teksto antaŭ jam naŭ jaroj tute fuŝis la kategorioindikojn Kategorio:Komunumoj de Molizo (devas esti Kategorio:Komunumoj de Moliso) kaj Kategorio:Molizo (devas esti Kategorio:Moliso).
, ni decidas ke la supra noteto pli pezas ol la norma referenca vortaro en kontrolebla aktuala versio de 2023 - tiam necesas ŝanĝi ĉiujn koncernajn kategorijn kaj adapti centojn da kategorionomoj, kio estas freneza laboro, kaj tial necesas tre bona argumento por tio, - kaj tion proponas mi - oni pli pezas la indikon de la norma referenca vortaro PIV ol la supre cititan, tute ne referencitan, aserton (kiun mi tute kredas bonintenca), renomas la paĝon kaj ĉiujn menciojn de la regiononomo en tiu ĉi teksto al la norma nomo, kaj tuj la problemo pri misrilato al la kategorioj estas solvita. Mi tute ne volas indiki ke la uzanto Francescost mensogus, sed mi ne scias en kiu diskutgrupo kaj en kiu konteksto diriĝis la opinio pri prefero de "Molizo", ankaŭ ne, ĉu estis persona parola diskuto aŭ iu skriba, elektronika diskuto ankoraŭ nun lege kontrolebla, kaj eĉ se, tiam tamen nur temas pri opinioj de tri esperantistoj, kiun eblas noti en referenca piednoto, kaj per tio la esperantaj vortaroj ankoraŭ ne estas ŝanĝitaj! ThomasPusch (diskuto) 17:36, 9 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]