Diskuto:Mongolio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo estas la aktuala vikipedia kunlaboraĵo de la semajno. Notojn pri la kunlaborado eblas kolekti ĉi-tie. Aidas (diskuto) 11:07, 8 Okt. 2013 (UTC)

Mi aldonas novan artikolon pri la nacia simbolo Sojombo. Kvankam ĝi ne estis ruĝa ligilo ĉi-tie, sed nur en la ligita teksto flago de Mongolio, klarigo pri ĝi gravas rilate al la temo "Mongolio". Krome mi suspektas ke la ruĝa ligilo "vismuto" estas tajperaro kaj celu la elementon bismuto. Ĉu? --Aidas (diskuto) 11:07, 8 Okt. 2013 (UTC)

Jen novaj tekstoj pri la ŝtata emblemo de Mongolio kaj la nacia himno, krome pri la Ŝtata Granda Asembleo kaj la tekste menciitaj mineraloj topazo kaj krizolito, plus ĝermoj pri la riveroj Ĥerlen, Zavĥan kaj Selenge. Restas tre multaj verkindaj artikoloj pri la temo "Mongolio". Kaj krome la centra parto de tiu-ĉi teksto estas relative "ne-vikipedieca", kvankam mi emas "toleri tiun kapricon" (de nur unu ĉapitro), se la teksto lingve estus senriproĉa kaj la internaj ligiloj kompletigitaj... ThomasPusch (diskuto) 16:24, 12 Okt. 2013 (UTC)
Aldone jen ankoraŭ novaj artikolaj ĝermoj pri la riveroj Ĥovd (516 km), Eg (475 km), Ider (452 km), Delgermörön (445 km) kaj Tes (en Mongolio 430 km). ThomasPusch (diskuto) 11:54, 13 Okt. 2013 (UTC)
Krome novas jen ekartikoloj pri la montaroj Sojon (nord-okcidente), Ĥangaj (centre) kaj Ĥentij (nord-oriente), kaj pri la lande plej alta monto Ĥujten. Estas iom frustrige ke krei tiajn magrajn artikoloĝermojn kostas signifan tempon, sed ke rezulte bluiĝas kvar el la multaj ruĝaj ligiloj, en rigardo al la artikolo "Mongolio" apenaŭ videblas.... ThomasPusch (diskuto) 20:06, 15 Okt. 2013 (UTC)
Por la artikolo pri la lago Uvs, la plej granda de Mongolio, ĵus ankaŭ necesis kreo de Ŝablono:Info ISO-3166-2:MN, ISO 3166-2:MN kaj e-lingva Ŝablono:Mapo de la mongoliaj provincoj. Jen tri pliaj "rutinaj" paĝoj, kiuj en simila formo jam longe ekzistis pri aliaj landoj. Kvankam ankoraŭ tute ne verkiĝis ek-artikoloj pri la 21 provincoj de Mongolio, jen tamen jam estas listigo kaj mapa prezento de ili. ThomasPusch (diskuto) 11:05, 18 Okt. 2013 (UTC)
Por fini la bluigon de la ligiloj en la unua artikoloparto, jen ankoraŭ estas novaj artikoletoj pri la lagoj Ĥuvsgul (2760 km²), Ĥar-Us (1852 km²) kaj Ĥjargas (1407 km²). Evidente, praktike neniu alia kompatas pri la aktuala vikipedia kunlaboraĵo de la semajno (krom la teksto "Sojombo" de Aidas, ĉu?)... Tio iom tristigas. Sed tamen jen jam kolektiĝis kelkaj plej bazaj prilandaj vikipediaj artikoloj, kiuj antaŭe mankas: Kiam iu sentos entuziasmon krei artikolojn ekzemple pri la unuopaj provincoj de Mongolio, signifa nombro de ligiloj en tiuj novaj tekstoj povos blui, kaj ne aperos "nur" ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 18:34, 20 Okt. 2013 (UTC)

Lingvaĵo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus kelkfoje elĵetis la fuŝan verbon "ekkomenci". Mi pensas, ke ĝi estas sensenca, ĉar nedaŭra ago ne povas esti markata per la prefikso ek-. Krome la sencoj de ek- kaj komenci estas tiel similaj. Mi supozas, ke la kombino estiĝis el mikso de "-iĝ-" kun "ek-" kaj la aŭtoro simple prenis la malĝustan. --Tlustulimu (diskuto) 14:42, 10 Nov. 2013 (UTC)