Diskuto:Montesoria pedagogio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi starigas dubon pri la vorto Montessoria sendepende de la ĝisnuna uzado. Montessori ja estas la propra nomo kiu eblas konserviĝi tiele. Tamen se oni faras derivaĵon, oni faras esperantan vorton, kiu estus plej facila eble, tio estas Montesoria, ĉar en Esperanto ne estas duoblaj literoj kaj se oni trovas "ss" la kialo estu ke unu el la litero apartenas al unu vortero kaj la dua al alia, ekzemple "ekssoldato". Ĉe Montessoria tute ne estas tiu kazo; kial ne simpligi al Montesoria en derivaĵoj kaj restigi Montessori por la fondintino?--kani 19:18, 7. Jan 2010 (UTC)


Kane, mi akordas kun vi, sed mi ne povas movi ĝin ĉar mi estas nova uzanto. Bv, se vi volas ke ĝi estas moviĝita, faru mem.

-- kaja

La 45-a semajno de 2012 komenciĝis kaj ĉefpaĝe komplete mankas artikolo de la semajno (ADLS). Inter la kandidatoj, ĉi-tiu artikolo pri Montesoria pedagogio ŝajnas al mi aparte taŭga. Tial mi nun sen ajna diskuto simple nomumas ĝin ADLS, simple pro tempopremo. ThomasPusch (diskuto) 09:54, 5 Nov. 2012 (UTC)