Diskuto:Movado kontraŭ kopirajta monopolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo prezentas argumentojn por la movado, sed ne tiujn kontraŭ. Cetere, ne estas klare ĉu la movado kontraŭas nur kopirajton de entreprenoj, aŭ ĉu ankaŭ aŭtorrajton de verkistoj, komponistoj ktp., kiu ofte estas vivnecesa por ilia ekonomio. (Aŭtorrajto kaj kopirajto ne estas sinonimoj.)

Estus do bone se iu(j) kompetentulo(j) povus kompletigi la tekston.

Gunnar Gällmo 17:19, 24. Maj 2004 (UTC)

Laŭ mi ne necesas prezenti argumentojn kontraŭ la movado en artikolo pri la movado. Kompreneble, oni ankaŭ ne prezentu argumentojn por la movado; oni simple raportu pri la argumentoj, kiujn la movado uzas. Eventualaj kontraŭargumentoj prefere troviĝu aliloke, kaj oni ligu tien. Notu, ke povas ekzisti dekoj da organizaĵoj, kiuj prezentas similajn argumentojn. Ĉu oni volus prezenti la samajn kontraŭargumentojn en ĉiu artikolo? Mi esperas, ke ne. Estus tre tede. Tamen, mi ne volas defendi la nunan artikolon, kiu ja estas fuŝa; ĝi donas nenian ideon pri la historio aŭ nuna agado de la tiel nomata movado. Ĉu la movado efektive ekzistas? 14:34, 1. Sep 2005 (UTC)

Ne kontraŭ aŭtorajto[redakti fonton]

La movado ne estas kontraŭ aŭtorajto, sed kontraŭ la malpermeso por uzi la verkon.

Aŭtorajto estas pli ol kopirajto, ĉar inkluas la rajto de persono («ne misrepresentu min»).

La movado estas kontraŭ la malpermeso de ŝanĝi/eldoni/kopii, sed ne kontraŭ la rajto de aŭtoro, ke vi ne diru ke li diris iun kiun li ne diris.