Diskuto:Mumio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Proponita de --Petr Tomasovsky 11:40, 2. Okt 2007 (UTC)

  • Por
  1. Por Por: --Bea 09:22, 4. Okt 2007 (UTC)
  2. Por Por: --Ziko 13:06, 8. Okt 2007 (UTC)
  3. Por Por: --Thomas Guibal 06:10, 9. Okt 2007 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ
  • Komentoj

Ruĝaj ligoj[redakti fonton]

Mi bluigis kelkajn ruĝajn ligojn per detaletoj kaj krome aldonis en Vikipedion artikolon pri guanĉoj, kio antaŭe ne ekzistis kaj kie aperas ligiloj al Mumio. Tamen restas tro da ruĝaj ligiloj, ĉu ne? Ĉu oni ne povis forigi kelkajn, se ne estas supozeblo de baldaŭa redakto de tiu estonta artikolo? --kani 21:01, 14. Okt 2007 (UTC)

Kani, mi dankas al vi por la kreo de paĝo pri guanĉoj. Mi faras internajn ligilojn tial (aŭ ili aperas blue aŭ ili aperas ruĝe), por ke ni povu facile ekkoni, kiajn artikolojn ankoraŭ ne ekzistas kaj ni povu ekkrei ilin. Same okazis ankaŭ kun guanĉoj, ĉu ne? Mi opinias, ke forigi ligilojn al neekzistantaj artikoloj estas ne bone, ĉar estontaj legantoj aŭ kontribuantoj de Vikipedio povus krei ilin en pli posta tempo, kaj due, se iu kreos la artikolon el alia paĝo, kie estas ruĝaj ligiloj, tiu facile ekscios, ke lia artikolo iel rilatas ankaŭ al mumio (se li klakos sur butono "Ligiloj ĉi tien". Simple dirite, se ni farus krudan paĝon sen kia ajn interna ligilo, tiu paĝo restus sola, ne ligita kaj tiun ĉi paĝon legus nur tiuj, kiuj scius pri ties ekzisto en Vikipedio aŭ tiuj, kiuj konus la nomon de titolo de paĝo kaj serĉus ĝin. Tiuj, kiuj ne scias pri guanĉoj, tiel perdus eblecon trovi ĝin aŭ helpe de kategorio aŭ helpe de ligilo "Ligiloj ĉi tien" el alia paĝo. Do, la ruĝaj ligiloj restu tie. Petro@diskkont 05:51, 15. Okt 2007 (UTC)

"...kiu estis konservita aŭ nature aŭ artefarite." -- ĉi tiu formo estas ĝusta gramatike? Muso 02:21, 17. Okt 2007 (UTC)

jes, laŭ mi la frazo estas ĝusta: "konservita aŭ laŭ natura maniero aŭ laŭ artefarita maniera"; ne temas pri "aĵo, kiu estas aŭ konservita, aŭ natura, aŭ artefarita". --Bea 04:56, 17. Okt 2007 (UTC)