Diskuto:Muziknoto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tononomo[redakti fonton]

Tononomo estas plena Esperanta vorto. Aperas en difino de Akademio. —La komenton aldonis, sen subskribo, 81.203.94.172 (diskuto • kontribuoj)

Kaj tamen "tononomo" ne respondas al angla "note", kies artikolon oni tie ĉi ektradukis. Kaj jam en la unua alineo troviĝas misprezento: ĉar noto ne prezentas nur la alton sed ankaŭ la longon (daŭron) de la sono en grafika formo. "Tononomo" nomas nur la alton, ne la longon. La tuta afero bezonas reverkadon, kaj eble iam mi entreprenos tion. --Haruo 20:43, 17. Sep 2006 (UTC)

lingva korektado[redakti fonton]

Ĉi tiun artikolon oni devas lingve korekti. Ankaŭ ĝene estas, ke ĝi elirpunkton trovas en angla lingvo. —La komenton aldonis, sen subskribo, Martin strid (diskuto • kontribuoj)

Oni devas kunigi la artikolon Tononomo kun ĉi tiu Muziknoto ĉar estas fuŝaj alidirektiloj. Se oni klakas la paĝon Diskuto:Tononomo, ĝi saltas al Diskuto:Noto (muziko). La artikola paĝo Noto (muziko) saltas al Muziknoto.
Kiu estas pli bona titolo, Muziknoto aŭ Tononomo? Se neniu komentos, mi elektos Muziknoton kiu aperas en PIV.--Salatonbv (diskuto) 08:38, 11 Dec. 2013 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 02:07, 18 Dec. 2013 (UTC)