Diskuto:NF-Ligo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia ligo principe rajtu je esperantlingva nomo. Tia kompreneble ne estas la titolo NF-Board - kvankam per mallongigo eblas kaŝi ĉu la unua nomparto estu franca (Nouvelle Fédération) aŭ angla (Non-FIFA), la dua parto klare anglas kaj simple signifas "estraro" aŭ "ligo" (ĉi-tie pli sencas la dua signifo). Laŭ nuna stato tamen preskaŭ ĉiuj aliaj latinlingvaj vikipedioj, kiuj skribas pri la ligo, transprenas la duone aŭ plene anglan nomon NF-Board (nur la latva artikolo ne). Mi, simile kiel la latvoj, kiuj titoligas sian tekston "NF valde", preferus e-lingve la titolon "NF-Ligo", kun eblaj longigoj "Nova Federacia Ligo" (el france Nouvelle Fédération kaj angle Board), respektive "Ne-FIFA-Ligo" (el angle Non-FIFA-Board). Eble sencas iom atendi kiel evoluas la artikolo en diversaj lingvoj, kaj nur poste decidi pri fina nomo, sed jam nun mi volas noti mian kritikon pri la nuna ne-esperantlingva kaj entute lingve hibrida artikola titolo. ThomasPusch (diskuto) 17:06, 30 Jul. 2014 (UTC)

Mi ĝenerale preferas ne esperantigi nomojn se ne ekzistas oficiala traduko, tamen ĉi-kaze mi nek kontraŭas nek apogas la esperantigon. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 23:56, 2 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi povus imagi, ke pri la ne-esperantlingva nomo aparte ĝenas la lingva konfuzo, ĉu la nomo estas plene angla aŭ duone franca, kaj la fakto de uziĝas normala nacilingva vortero "board", per pure esperantlingvaj sonoj ne prononcebla, ĉar puraj mallongigoj prefere sen ne-esperantlingvaj literoj (kiel ekzemple FIFAUEFA) ŝajnas al mi ne tro ĝeni en esperantlingvaj tekstoj. Eble parto de la problemo ankaŭ estas, ke kontraste al ekzemple FIFAUEFA la organizaĵo NF-BoardNF-Ligo estas nur tre malmulte konata kaj menciata en la ĝenerala publiko. Min persone same ĝenas la anglalingva vortero "board" en la nomo, kaj samkiel oni tradukas "United Nations" al "Unuiĝintaj Nacioj" ktp., mi aliĝas al la propono e-lingve nomi la organizaĵon NF-Ligo, kun tutproksima teksta mencio de la anglalingva nomo NF-Board, por ne lasi dubon ke temas pri la sama organizaĵo angle kaj e-lingve. Aidas (diskuto) 11:00, 7 Aŭg. 2014 (UTC)
Ĉar mi laŭ mia percepto dum la lastaj semajnoj iĝis la precipa redaktanto de la temo, nome kontribuis artikolojn pri la Futbala Pokalo VIVA, la regionaj teamoj padania, samea, tibeta, okcitana, kurda kaj kiribata, kaj pri la konkurenca asocio ConIFA, mi prenas la liberecon realigi mian supran proponon, pri kiu ne esprimiĝis kontraŭa voĉo. ThomasPusch (diskuto) 09:44, 11 Aŭg. 2014 (UTC)